H. P. Lovecraft

H. P. Lovecraft
Persona informo
Howard Phillips Lovecraft
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1890 (1890-08-20)
en Providence
Morto 15-an de marto 1937 (1937-03-15) (46-jaraĝa)
en Providence
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Small intestine cancer (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Swan Point Cemetery (en) Traduki 41° 51′ 14″ Nordo 71° 22′ 52″ Okcidento / 41.854021 °N, 71.381068 °U / 41.854021; -71.381068 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio ateismo vd
Etno usonanoj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Hope High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo H. P. Lovecraft
Memorigilo H. P. Lovecraft
Familio
Patro Winfield Scott Lovecraft (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Sarah Susan Phillips Lovecraft (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Sonia Greene (en) Traduki (1924–1926) Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Whipple Van Buren Phillips (en) Traduki (patrina avo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Ward Phillips vd
Okupo romanisto
sciencfikcia verkisto
eseisto
ĵurnalisto
poeto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Horora fikcio, strangeca fikcio, kreiva kaj profesia verkado, beletro, fantasta literaturo kaj horora literaturo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Providence vd
Aktiva dum 1917–15-a de marto 1937 vd
Verkado
Verkoj La Alvoko de Ktulhu ❦
The Shadow Out of Time ❦
At the Mountains of Madness ❦
The Case of Charles Dexter Ward ❦
The Cats of Ulthar ❦
Preter la Muro de Dormo ❦
The Dream-Quest of Unknown Kadath ❦
The Shadow Over Innsmouth vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Howard Phillips LOVECRAFT ([ˈhaʊ.əɹd ˈfɪlɪps ˈlʌv.kɹӕft]; Esperantigite Hovard Filips Lavkraft) (naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1890, mortis la 15-an de marto 1937) estis usona aŭtoro de fantazia kaj horora fikcio, ofte kun sciencfikcia etoso. La legantaro de Lovecraft estis iom malgranda dum lia vivo, sed liaj verkoj iĝis tre gravaj kaj influaj inter verkistoj kaj legantoj de hororfikcio.

Li admiris Edgar Allan Poe-on, kies verkoj influis la stilon de la unuaj rakontoj de Lovecraft. Tiam la fikcio de Lord Dunsany puŝis Lovecraft en novan direkton fantazian, kun pluraj rakontoj en "Sonĝlandoj". Arthur Machen, kiu skribis pri praa malbono, finfine inspiris Lovecraft ekde 1923, kaj Lovecraft ekverkis rakontojn, kiuj apartenas al tio, kion oni nun nomas la "Cthulhu Mythos" (Kthulhu-mitaro), kiu temas pri panteono de stranga pradioj, kiuj estas menciataj en diversaj mitoj kaj legendoj kaj malnovaj libroj. La esprimo "Cthulhu Mythos" estis kreita de August Derleth, aŭtoro kaj korespondanto de Lovecraft, post la morto de Lovecraft. Lovecraft kreis unu el la plej famaj kaj influaj aferoj en hororfikcio: la Necronomicon [nekronomikon], supozebla libro de morto de freneza arabo Abdul Alhazred. La priskriboj de Lovecraft sufiĉe konvinkemis kej iuj legantoj kredis la Necronomicon estis reala, kaj fikciaj versioj eldoniĝis poste.

La skribstilo estas iom antikva. Li uzis kuriozajn malnovajn vortojn, kaj iuj legantoj ne ĝuis la legadon pro tio. Li uzis britan stilon kaj literumadon.

Lovecraft korespondadis kun multaj homoj. Li fojfoje skribis daton 200 jarojn antaŭ la veran daton. Liaj tradiciaj sentoj simile aperis en lia fikcio; li ofte evitis modernajn esprimojn. Ekzemple, se persono tenas poŝlampon (angle "flashlight"), Lovecraft anstataŭe skribus "elektra torĉo" (kaj en la angla, "torch" estas brita esprimo por "flashlight").

Multaj posteuloj montras influon de Lovecraft (ekzemple, Clive Barker kaj H. R. Giger). Kaj multaj aliaj eĉ verkis rakontojn en la sama "universo" de Lovecraft, ekzemple Clark Ashton Smith, August Derleth, Neil Gaiman, Stephen King, Alan Moore, Brian Lumley, Robert Bloch, Algernon Blackwood, kaj Frank Belknap Long. Tiaj pastiĉoj oftas.

Plue, estas diversaj filmoj, muziko, teatraĵoj, ktp, kiujn Lovecraft inspiris.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search