Halloween

Haloveno
Speciale eltranĉita kukurbo kun kandelo interne. Ĝi estas tipa simbolo de la festo.
Speciale eltranĉita kukurbo kun kandelo interne.
Ĝi estas tipa simbolo de la festo.
festa aŭ feria tago • vigil
Oficiala nomo Halloween
Alia nomo Antaŭvespero de Ĉiuj Sanktuloj
All Hallows Eve
Saveno
Festata Kanado, Respubliko de Irlando, Aŭstralio, Unuiĝinta Reĝlando, Japanio, Honkongo, Bahamoj, Usono, ankaŭ Nov-Zelando, Eŭropo kaj multaj landoj en Latin-Ameriko, kie ĝi estas plejparte konata kiel Noche de Brujas (Nokto de sorĉistinoj)
Speco Religia, kultura
Dato la 31-an de oktobro
Kutimoj kaj tradicioj eltranĉado de kukurboj, halovenaj ornamaĵoj, fajroj, kostumaj rendevuoj, noktaj festoj
vdr

Haloveno[1] [2] (angle Halloween [haloŭin]) estas la angla nomo por la Antaŭvespero de Ĉiuj Sanktuloj (en la angle All Hallow's Eve fariĝis Halloween), la 31-a de oktobro.

Haloveno estas pli ofta en landoj kun anglosaksa kaj brita kultura influo, kvankam ĝi ankaŭ estas festivalo ĉeestanta en aliaj partoj de la mondo verŝajne kiel rezulto de la tutmondiĝo.

En Usono, Kanado, Britio kaj Irlando, junuloj kutime festas Halovenon portante kostumon kaj irante vespere al la domoj de najbaroj por frapi sur la pordo, kaj kiam la plenkreskulo ĝin malfermas, ili ekkrias "trick or treat!".

Tiu anglalingva esprimo estas tradukebla laŭ diversaj manieroj, "trick" povas esti "artifiko", "trompo" aŭ "sorĉo", kaj "treat" povas esti "regalaĵo", "manĝeto" aŭ "dolĉaĵo". La demando temas pri ĉu la najbaro preferus doni dolĉaĵojn al la junulo aŭ ĉu la najbaro preferus riski ricevi malbonan okazaĵon fare de la junulo. Esperante, oni povas diri "Ruzon aŭ regalon?"

Tio estas la deveno de la frazo, sed nun ĝi estas nur formalaĵo (eĉ ne plu dirite kiel demando, sed kiel enmemorigita frazo), ĉar la plenkreskuloj ĉiam havas dolĉaĵojn por doni al la infanoj. Tamen, pli aĝaj ribelemaj junuloj uzas la nokton por ĥaosumi. Ili ofte ĵetas nekuiritajn ovojn kontraŭ domojn aŭ ĵetas necesejan paperon en la arbojn aŭ sur la tegmenton.

Eĉ pli ribelemaj homoj, en la grandaj urboj de Kanado kaj Usono, ŝatas komenci fajrojn. Sed plejparte, Haloveno estas festotago por etaj junuloj, kiuj vestiĝas en kostumoj de monstroj, ekzemple, fantomoj, vampiroj, sorĉistinoj aŭ la monstro de Frankenŝtejno, sed en Kanado kaj Usono ili vestiĝas ankaŭ kiel siaj plej ŝatataj bildstriaj personoj, bestoj, aŭ preskaŭ io ajn. Ankaŭ universitat-aĝaj junuloj kaj plenkreskuloj profitas la okazon por porti kostumon kaj ĉeesti maskofeston aŭ balon.

De kelkaj jaroj ĉi tiu festo, antaŭe tute fremda al ili, ekpopulariĝis en la neanglakulturaj okcidenteŭropaj landoj, sub komerca impulso. Tamen la eka furoro multe malvarmiĝis en kelkaj regionoj, sub influo interalie de kristanaj eklezioj.

  1. Estas almenaŭ du citeblaj referencoj (el esperantaj vortaroj aŭ la internacia gazetaro) pri la formo "Haloveno":
  2. Kaj ankoraŭ tri ekzemplaj paĝoj pri "Haloveno" en sociaj retejoj

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search