Hedonismo

Hedonismo (el la greka ηδονή [hedone], "plezuro") estas filozofia ismo, kiu prezentas la plezuron kiel la celo de la ekzistado. Tamen, ne ĉiaj plezuroj estas hedonismaj, iaj devas esti forpuŝataj por eviti pli egan malplezuron al si mem aŭ al aliulo.

Maksimo de Nicolas de Chamfort resumas la hedonisman idealon:

Ĝui kaj ĝuigi, vundante nek vin mem, nek aliulon, jen, mi pensas, la fundamento de ĉia moralo.

Hedonismo ne estas filozofio centrata je la celeco de sia propra ekzistado. Multe da hedonistaj filozofoj defendis poziciojn : ateismajnagnostikajn (Epikuro), materialismajn (Demokrito), liberecajn, anarkiismajn (Michel Onfray depostulas la anarkion, kiel politika maniero de hedonismo).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search