Helikoptero

Sikorsky UH-60 Black Hawk, transporta helikoptero.

La Helikoptero estas aviadilo, kiun movas unu aŭ pli horizontalaj rotoroj. La rotoroj efikas kiel turnantaj flugiloj - tial la helikoptero apartenas al la rotaciflugilmaŝinoj (kune kun la aŭtogiro), male al la kutimaj fiksflugilmaŝinoj. La vorto "Helikoptero" venas el la grekaj vortoj helix (kirlo) kaj pteron (flugilo).

Se la rotoro estas turnata fare de la motoro, la helikoptero mem turniĝas en alia direkto. Por malhelpi tion, necesas balancigi la turnomomanton. Tio okazas:

  • per malgranda vertikala rotoro (kun helico) ĉe la malantaŭa parto, kiu kontraŭpuŝas, aŭ
  • per duona horizontala rotoro, kiu turniĝas en alia direkto.

Helikopteroj povas sekure alteriĝi, eĉ se la motoro ne funkcias: Tiam ili ŝanĝas al malaltiĝada flugo, dum kiu la kurento de la aero movas la rotorojn. Helikoptero povas stari en la aero kaj eĉ flugi flanken kaj malantaŭen. Cetere Helikoptero povas eki kaj alteriĝi vertikale kaj tial ne necesas longan aervojon.

Helikoptero estas uzata en civila kaj milita aviado. Laŭ celoj de ĝia uzo, pluraj helikopteroj estis ellaboritaj kaj operacias por transporto de pasaĝeroj kaj sargoj, malhelpo de arbaraj fajroj, ktp.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search