Herato

Herato
Herato (2009)
Herato (2009)
Herato (2009)
urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando Afganio
Provinco provinco Herato
Distrikto Distrikto Herato
Fondita 7-a jarcento antaŭ Kristo
Demografio
Loĝantaro 349 000
Loĝdenso 3 890 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 34° 21′ N, 62° 11′ O (mapo)34.3562.183333333333Koordinatoj: 34° 21′ N, 62° 11′ O (mapo)
Alto 920 m [+]
Areo 143 km² (14 300 ha) [+]
Horzono UTC+4:30
Herato (Afganio)
Herato (Afganio)
DEC
Situo de Herato

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Herat [+]
vdr

Herato (perse هرات) estas grava urbo en la okcidenta Afganio, en la samnoma provinco Herato.

Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 556 205 loĝantoj sur areo de 143 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 890 loĝantoj/km².

Ĝi situas en la valo de la rivero Hari, kiu fluas de la montoj de centra Afganio al la dezerto Karakumo, en Turkmenio. Ĝi estas la tria plej granda urbo de Afganio, kun preskaŭ 400mil loĝantoj. La ĉefaj loĝantoj estas taĝikoj, kiuj parolas la persan lingvon, simile al la persoj el orienta Irano.

Situante en kultivebla teritorio, Herato estas vaste konata pro sia vino. Temas cetere pri tre antikva urbo, riĉa je historiaj konstruaĵoj, kvankam ĉi tiuj multe difektiĝis dum la lastaj jardekoj pro militaĵoj kaj malsufiĉa prizorgado. La urbon superregas la restaĵoj de citadelo konstruita de Aleksandro la Granda. Dum la mezepoko Herato iĝis fariĝis unu el la plej gravaj urboj de Ĥorasano, kaj estis konata kiel la Perlo de Ĥorasano.

Herat situas laŭ antikvaj komercaj vojoj inter Mezoriento, Centra kaj Suda Azio. La vojoj de Herato al Irano, Turkmenio, Mazar-e Ŝarif kaj Kandaharo estas daŭre strategie gravaj. La urbo ankaŭ estas enirejo de Afganio al Irano, kaj pro tio kolektas la plej altan kvanton da doganaj enspezoj por Afganio.[1]

  1. http://news.bbc.co.uk/2/hi/south_asia/8180832.stm

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search