Hiakinto

Hiakinto
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Pieros
Patrino Klio
Gefratoj Polyboea • Kinorto
vdr

Hiakinto (helene Ὑάκινθος, latine Hyacinthus) estis en la helena mitologio filo de la sparta reĝo Amiklo kaj lia edzino Diomedo, ankaŭ kelkajfoje filo de la muzo Klio[1]. Iuj fontoj nomas lia patro alian spartan reĝon, Oibalon.

Jean Broc: Morto de Hiakinto

Li estis fama per sia beleco. Ne estas mirinde ke pri lia favoro konkursis eĉ du dioj - dio de lumo, sciencoj kaj arto Apolono kaj dio de la okcidenta vento Zefiro. Nomata estas ankaŭ fama helena poeto Tamiris, pri kiu oni asertas, ke li estis la unua viro, kiu amindumis viron. Sed tiun Apolono facile forigis el la ludo. Fanfaronema Tamiris disvastigadis, ke li en kantado facile superus Muzojn. Sufiĉis, ke Apolono tion diris al la Muzoj kaj Thamyrisa sorto estis sigelita. En la konkurso kun Muzoj li kompreneble ne sukcesis kaj ili punis lin kruele. Perdigis lian vidpovon, voĉon kaj memoron.

Hiakinto el la amidumantoj elektis por si Apolonon, per kio li ofendis Zefiron. Foje, kiam Apolono instruis la junulonon ĵeti diskon, ĵaluza Zefiro ĵetis la diskon returnen kaj Hiakinton mortigis. El lia sango elkreskis nova floro, kiu estis nomata hiacinto. Sed laŭ novaj esploroj temis pri natura irido.

Post lia morto oni en Sparto okazigis solenaĵojn nomatajn "Hyakinthaea", kiu daŭris tri tagojn. La unuan tagon oni funebris pro morto de Hiakinto kaj dum la duaj du tagoj oni festis lian renaskiĝon en formo de la floro. Malgraŭ ne temis pri dio, centro de lia kulto estis en Apolona templo en vilaĝeto Amiklo.

  1. Apolodoro, biblioteko (I, 3, 3)

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search