Hipermetropio

Hipermetropio, hipermetropecomalmiopio estas refrakcia eraro. Ĉe hipermetropeco (malmiopeco) la okulo estas pleje iom pli mallonga ol normale; la lenso estas pli plata ol normale, aŭ malestas. Tial en stato de neakomodo, la lumradioj devenantaj de malproksime konverĝas trans la retino. La okulo do devas akomodiĝi por klare vidi malproksimajn objektojn; la proksimajn ĝi ne povas klare vidi. Tamen ĝenerale la subjekto klare vidas malproksimajn objektojn, aparte se tiu estas juna kaj bonfarta. Sed se tiu devas streĉi la okulojn por vidi proksime, precipe nokte kaj ĉe arta lumo, tiu laciĝas kaj plendas pri okula aŭ superokula doloro, kapdoloro ĝenerale frunta, sed kelkfoje okcipita, konjunktiva kaj palpebra kongesto, larmelfluo kaj ioma lumtimo. Komplikaĵoj de hipermetropeco estas konjunktivito kaj blefarito, kongesto de la retino kaj koroido, konverĝa strabismo kaj glaŭkomo.

Hipermetropa okulo kaj korekto per konveksa lenso

La hipermetropeco estas geometria-optika malo de la miopeco. La vidadon influas la severeco la hipermetropeco, la aĝo de la subjekto kaj la povo de la akomodado.

Ĝi ofte estas denaska kaj la plej ofta perturbo de la refrakto. Ĝi povas akompani variajn okulmalsanojn, sed mem ne estas konsiderita kiel malsano. La 50% de homoj estas hipermetropa.

Ĝi ofte estas konfuzita kun la presbiopeco, kiun kaŭzas la malmolado de la lenso kaj la malkreskado de la flekso de la radiaj muskuloj. Ambaŭ povas esti korektita per okulvitroj aŭ kontaktlensojn. Por korektado oni uzas konveksajn lensojn.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search