Hipotermio (el greka υποθερμία) estas kondiĉo en kiuj la kernaj temperaturoj falas sub la necesaj temperaturoj por normala metabolismo kaj korpofunkcioj kio estas difinitaj kiel 35.0 °C. La korpotemperaturo estas kutime retenita ĉe konstanta nivelo de 36.5º al 37.5 °C pere de biologia homeostazo aŭ termoregulado. Pro ekspono al malvarmo kaj se la internaj mekanismoj ne kapablas replenigi la varmon kiun oni perdas, okazas falo en la korpinterna temperaturo. Dum la korpa temperaturo falas, okazas ankaŭ karakteraj simptomoj kiaj fridotremo kaj mensa konfuzo.
La plej malalta dokumentata korpotemperaturo el kiu iu rekuperiĝis estis 13.0 °C, en dronakcidento de 7-jaraĝa knabino en Svedio en decembro 2010.[1]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search