Hispanio

Hispana Reĝlando
Reino de España

Flago de Hispanio Flago de Hispanio

Blazono de Hispanio Blazono de Hispanio

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Marcha Real (Marcha Granadera)
Nacia devizo: Plus Ultra (plu preter)
suverena ŝtatoreĝlandolando • Mediteranea lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Madrido (3,162 mil)
Oficiala(j) lingvo(j) hispana lingvo, galega lingvo, eŭska lingvo, kataluna lingvo, okcitana lingvo
Uzata(j) lingvo(j) hispana lingvo, ekstremadura lingvovario, Fala, hispana signolingvo, Merchero, portugala lingvo, iber-cigana lingvo, kataluna lingvo, kataluna signolingvo, eŭska lingvo, aragona lingvo, galega lingvo, valencia signolingvo, astura lingvo, okcitana lingvo
Plej ofta(j) religio(j) plejparte katolikoj, tamen ne estas oficiala ŝtatreligio.
Areo 504 782 km²
- % de akvo 1,04 %
Loĝantaro 47 415 750 (2021)
Loĝdenso 89,4 loĝ./km²
Horzono +1
UTC+2 (marto ĝis oktobro)
Interreta domajno es
Landokodo ES
Telefona kodo 34
Plej alta punkto Tejdo
Plej malalta punkto Mina de Las Cruces
Politiko
Politika sistemo konstitucia monarkio
Ŝtatestro reĝo Filipo la 6-a
Ĉefministro Pedro Sánchez
Nacia tago 12a de oktobro
Sendependiĝo 1492
Ekonomio
Valuto Eŭro (EUR)
vdr

Hispanio, Hispanujo, reĝlando HispanioHispana ŝtato (hispane kaj galege: España, Reino de España, eŭske: Espainiako Erresuma, okcitane: Reialme d'Espanha, katalune: Regne d'Espanya), estas suverena kaj sendependa ŝtato kaj membro de Eŭropa Unio. Ĝi estas demokratia kaj sociala ŝtato kies regado estas parlamenta monarkio. Ĝia teritorio, kies ĉefurbo estas Madrido, okupas la plejparton de la Iberia Duoninsulo, al kiu aldoniĝas la arkipelago Balearoj (en la okcidenta Mediteraneo), la arkipelago Kanarioj (en la nordorienta Atlantiko), la aŭtonomaj urboj Ceŭto kaj Melilo en norda Afriko, kaj aliaj malgrandaj posedaĵoj. La enklavo Llívia en la Pireneoj konsistigas la aron de teritorioj kune kun la insulo Alborano, la insuloj Kolumbretoj kaj aro de insuloj kaj insuletoj antaŭ ĝia marbordo.

Hispanio havas areon de 504.645 km², kio igas ĝin la kvara plej granda lando de la kontinento, post Rusio, Ukrainio kaj Francio. Kun meza alteco de 650 metroj super la marnivelo, ĝi estas la kvina plej montara lando de Eŭropo, post Svislando, Aŭstrio, Andoro kaj Liĥtenŝtejno. Ĝi havas 46.745.807 loĝantojn, laŭ datumoj de la municipa registrado de 2009.

Laŭ la hispana konstitucio, la kastilia / hispana estas la oficiala lingvo de la ŝtato. En 2006, ĝi estis la gepatra lingvo de 89% de la hispanoj (kelkfoje en dulingva situacio kun alia hispania lingvo).[1] Aliaj lingvoj, ankaŭ hispaniaj, estas agnoskataj kiel kunoficialaj en diversaj aŭtonomaj regionoj laŭ la respektivaj leĝoj de aŭtonomio. La konstitucio agnoskas, ke la lingvaj variantoj de Hispanio estas unu el ĝiaj kulturaj heredaĵoj, kiuj devas esti respektataj kaj protektataj.

La duoninsula teritorio kundividas landlimojn kun Francio kaj Andoro norde, kun Portugalio okcidente kaj kun la brita teritorio Ĝibraltaro sude. En ĝiaj afrikaj teritorioj, ĝi havas landlimojn terajn kaj marajn kun Maroko. Ĝi kundividas la suverenecon sur la insulo de la Fazanoj en la elfluejo de la rivero Bidasoa.

  1. Laŭ Eurobarómetro (24/02/2006).

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search