Hispanoj

Hispanoj
Españoles
Hispanoj el diversaj epokoj
loĝantaronacio
Eŭropanoj • loĝanto • okcident-Eŭropanoj
Suma populacio
47 059 533
Ŝtatoj kun signifa populacio
 Hispanio 41 539 400
 Argentino 404 111
 Francio 215 183
 Venezuelo 188 585
 Germanio 122 218
 Brazilo 117 523
 Kubo 108 858
 Usono 103 474
  Svislando 103 247
Lingvo(j)
Ĉefe hispana, sed vidu lingvoj de Hispanio
Religio
Kristanoj (pleje katolikoj 73,4%), ateistoj 24%, aliaj religionoj 2,1%
Parencoj

Sefardoj, portugaloj, italoj, francoj, blankaj latinusonanoj

vdr


Hispanoj estas la plej multnombra popolo de Hispanio, en la Iberia Duoninsulo, kiu formas la sudokcidenton de Eŭropo.

Kaze de Hispanio, kiel ankaŭ ĉe aliaj lokoj, la koncepto estas vere komplikaj, ĉar unuafoje ne samas la konceptoj de popolo kaj nacio kaj ĝenerale kaj rilate al tiu realaĵo. Krome en Hispanio oni parolas foje de "hispana popolo" kaj foje de "hispanaj popoloj", depende de la fakto ĉu oni substrekas la ĝeneralajn aŭ partikularajn trajtojn.

La hispania nacieco estas vere reale formata de la ariĝo de regionaj naciismoj, kiu respegulas la komplikan historion de Hispanio. Hispanio en siaj nuntempaj limoj estas formata de la teritorioj de nombraj iamaj regnoj kiuj fine de la 15-a jarcento unuiĝis kiel sekvo unue de la fino de la Reconquista kaj komence de la 18-a jarcento iamaniere pro la Milito de Hispana Sukcedo.

La tutteritoria oficiala lingvo de Hispanio estas la hispana (españolcastellano), bazata sur la mezepoka pralingvo aŭ dialekto de Kastilio en centra norda Hispanio, sed la lingva situacio en Hispanio estas pli komplika kaj ankaŭ aliaj kvar lingvoj estas oficialaj en precizaj regionoj. Krom la escepto de la eŭska, ankaŭ la aliaj lingvoj indiĝenaj de Hispanio apartenas al la kategorio de latinidaj lingvoj. Tiele male kiel okazas ĉe aliaj popoloj la lingvo ne povas esti ĉe hispanoj la centra aŭ kerna ligilo de la popolanoj.

Ekzistas gravaj populacioj de hispanaj prauloj, rezulte de hispanaj elmigradoj, ankaŭ en aliaj partoj de la mondo, kaj ĉefe en Latinameriko, kiuj ricevas foje la nomon de hispanoj. La plej granda parto de tiuj grupoj konsistas el variado de kombinitaj heredaĵoj el kiuj hegemoniaj estas indiĝenaj amerikanoj, hispanoj, aliaj eŭropanoj aŭ afrikanoj. Tiukaze ja lingvo estas la ununura etna ligilo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search