Historio de Barato

Indusa Civilizo en sia maksimuma fazo (2600–1900 a.K.)

Anatomie modernaj homoj atingis Hindujon inter 73 000 kaj 55 000 jarojn antaŭ la nuno.[1] La plej fruaj homaj restaĵoj trovitaj en Suda Azio aĝas 30 000 jarojn. Malnomadiĝo komencis en Hindujo ĉirkaŭ 7000 a.K.;[2] ĝis 4500 a.K. ĝi disvastiĝis[2] kaj iom post iom estigis la Indusan civilizon, kiu floris inter 2500 a.K. kaj 1900 a.K. en la teritorio de la nuna Pakistano kaj nordokcidenta Barato. Frue en la dua jarmilo a.K., daŭra sekeco dismigrigis la Indus-civilizanojn de grandaj urbaj en vilaĝojn. Hindarjaj grupoj translokiĝis en Panĝabon el Centra Azio en pluraj migropulsoj. La tiel estiĝinta Veda Civilizo de norda Hindujo (1500–500 a.K.) estas konata pro la ampleksaj himnaroj, t.e. la Vedoj, kiujn ĝi verkis. Ties socia strukturo estis malstrikte distavoligita laŭ varnoj, la praorigino de la striktiĝinta nuna sistemo de ĝatioj. La paŝtistaj kaj nomadaj hindarjoj disvastigis sian teritorion de Panĝabo en la Gangan Ebenejon. Ĉirkaŭ 600 a.K. aperis nova interregiona kulturo, kiam malgrandaj ĉefecoj (janapada) estis kunigitaj en pli grandajn ŝtatojn (Mahājanapada). Okazis dua urbiĝo, kune kun la ekesto de novaj asketaj movadoj kaj religiaj konceptoj,[3] interalie Ĝajnismo kaj Budhismo. Budhismo estis kunmetita kun la jam ekzistanta hinda religia kulturo, kio estigis Hinduismon.

Kultura influejo de Hindujo (Granda Hindujo)
Templinio de hinda historio

Renversinte la Imperion Nanda, Ĉandragupto Maŭrjo starigis la Maŭrjan Imperion, la unuan imperiegon de antikva Hindujo. La maŭrja reĝo Aŝoko estas vaste memorata pro sia historiŝanĝa akcepto de Buddhismo kaj klopodoj disvastigi senperforton kaj pacon tra la imperio. La Maŭrja Imperio kolapsis en 185 a.K., kiam la regantan imperiestron Brihadraton murdis lia generalo Puṣyamitra Śuṅga. Tiu fondis la Imperion Śuṅga en la nordo kaj nordoriento de la subkontinento, dum la Grek-Baktria Regno proprigis la nordokcidenton kaj fondis la Grek-hindan Regnon. Regis diversajn partojn de Hindujo diversaj dinastioj, interalie la Gupta Imperio de la 4-a ĝis 6-a jarcento p.K. Tiu epoko kaj ĝia hindua revigliĝo religia kaj klerula estas konataj kiel la KlasikaOra Epoko de Hindujo. Elementoj de hinda civilizo, interalie politikaj, kulturaj, kaj religiaj, disvastiĝis tra granda parto de Azio, kaj hindiĝintaj regnoj estis starigitaj en la regiono, formante Grandan Hindujon.[4][5] La plej grava okazo inter la 7-a kaj 11-a jarcentoj estis la Triflanka Lukto ĉirkaŭ Kannauj. En suda Hindujo aperis multaj imperiaj regnoj post la mezo de la 5-a jarcento. Ĝin konkeris la Ĉola dinastio en la 11-a jarcento. En la frua mezepoko, klasika hinda matematiko kaj la hinda nombrosistemo influis la evoluon de matematiko kaj astronomio en la araba mondo kaj la ekeston de la hind–araba nombrosistemo.[6]

Islamaj konkeroj atingis limigitan sukceson en la nuna Afganujo kaj en Sindo jam en la 8-a jarcento.[7] Sekvis la invadoj de Maḥmūd de Ghazni.[8] La Delhia Sultanlando fondiĝis en 1206 a.K. de centraziaj hindiĝintaj Tjurkoj.[9][10][11][12] Ĝi regis grandan parton de norda Hindujo frue en la 14-a jarcento sub dinastioj tjurka, afgana, hinda, kaj hindiĝinta tjurk-mongola (Dinastio Tughlaq),[13] sed malprosperiĝis malfrue en la 14-a jarcento post la invadoj de Timur[14] kaj la apero de la dekkanaj sultanlandoj.[15] Samtempe la riĉa Bengala Sultanlando fariĝis granda potenco kaj daŭris pli ol tri jarcentojn.[16] Dum la sama epoko pluraj fortaj Hinduaj regnoj, plej menciinde la Viĝajanagara Imperio kaj la raĝputaj regnoj, aperis kaj rolis en la kultura kaj politika evoluo de Hindujo.

En la 16-a jarcento la Mogola Imperio konkeris la plejparton de Hindujo,[17] enkondukis praindustriiĝon, kaj fariĝis la plej granda ekonomia kaj fabrika potenco de la mondo.[18][19][20] Ĝi iom post iom malfortiĝis frue en la 18-a jarcento, precipe pro la fortiĝo de la Marata Imperio, kiu prenis por si vastan parton de la subkontinento.[21][22] Inter la mezo de la 18-a jarcento kaj la mezo de la 19-a, la Brita Orienthinda Kompanio akiris preskaŭ la tutan teritorion de Hindujo. Post la hinda ribelo de 1857, la brita Krono transprenis la rektan regadon de Brita Hindujo.

  1. (22-a de majo 2007) The Evolution and History of Human Populations in South Asia: Inter-disciplinary Studies in Archaeology, Biological Anthropology, Linguistics and Genetics. Springer Science & Business Media. ISBN 978-1-4020-5562-1.
  2. 2,0 2,1 Wright, Rita P.. (2010) The Ancient Indus: Urbanism, Economy and Society. Cambridge University Press, p. 44, 51. ISBN 978-0-521-57652-9.
  3. Flood, Gavin. Olivelle, Patrick. 2003. The Blackwell Companion to Hinduism. Malden: Blackwell. pp. 273–274
  4. The Cambridge History of Southeast Asia: From Early Times to c. 1800, Band 1 by Nicholas Tarling, p. 281
  5. Flood, Gavin. Olivelle, Patrick. 2003. The Blackwell Companion to Hinduism. Malden: Blackwell. pp. 273–274.
  6. Essays on Ancient India by Raj Kumar p. 199
  7. Al Baldiah wal nahaiyah vol: 7 p. 141 "Conquest of Makran"
  8. Meri 2005, p. 146.
  9. Mohammad Aziz Ahmad (1939). Proceedings of the Indian History Congress: "The Foundation of Muslim Rule in India. (1206-1290 A.d.)". Indian History Congress, p. 832–841.
  10. Dr. K. S. Lal. History of the Khaljis, A.D. 1290-1320.
  11. Radhey Shyam Chaurasia. (2002) History of Medieval India:From 1000 A.D. to 1707 A.D.. Atlantic.
  12. John Bowman. (2000) Columbia Chronologies of Asian History and Culture. Columbia University Press.
  13. Eaton, Richard Maxwell. (8-a de marto 2015) The Sufis of Bijapur, 1300-1700: Social Roles of Sufis in Medieval India. Princeton University Press, p. 41–42. ISBN 978-1-4008-6815-5.
  14. “Delhi Sultanate (1206-1526)”, The Princeton Encyclopedia of Islamic Political Thought.
  15. Sohoni, Pushkar. (2018) The Architecture of a Deccan Sultanate: Courtly Practice and Royal Authority in Late Medieval India. London: I.B. Tauris. ISBN 978-1-78453-794-4.
  16. Eaton, Richard M.. (31-a de julio 1996) The Rise of Islam and the Bengal Frontier, 1204–1760. University of California Press, p. 64–. ISBN 978-0-520-20507-9.
  17. India before the British: The Mughal Empire and its Rivals, 1526–1857.
  18. (11-a de aŭgusto 2011) Why Europe Grew Rich and Asia Did Not: Global Economic Divergence, 1600–1850. Cambridge University Press, p. 39–45. ISBN 978-1-139-49889-0.
  19. Maddison, Angus. (25-a de septembro 2003) Development Centre Studies The World Economy Historical Statistics: Historical Statistics. OECD Publishing, p. 259–261. ISBN 9264104143.
  20. Harrison, Lawrence E.. (2006) Developing cultures: case studies. Routledge. ISBN 978-0-415-95279-8.
  21. (2012) A History of State and Religion in India. Routledge.
  22. Michaud, Joseph. (1926) History of Mysore Under Hyder Ali and Tippoo Sultan.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search