IJK 2022

IJK 2022
Loko Westelbeers,  Nederlando
Ekde 20-a de aŭgusto 2022
Ĝis 27-a de aŭgusto 2022
Organizanto Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, Nederlanda Esperanto-Junularo
Oficiala retejo ijk2022.tejo.org
← Antaŭa Sekva →
vdr

La 78-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis de la 20-a de aŭgusto ĝis la 27-a de aŭgusto 2022 en la grupgastejo De Roerdomp en Westelbeers, Nederlando.[1]

La kongreso estas kontinuaĵo de la planoj, kiujn la Nederlanda Esperanto-Junularo origine proponis por IJK 2019, kiuj estis akceptitaj por IJK 2020, sed devis esti nuligitaj pro la tiujara kronvirusa pandemio. En la sama jaro la 107-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Montrealo, Kanado.

  1. anonco de TEJO pri IJK 2022 en Twitter, 2021-01-11

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search