Indico de Socia Progreso

Indico de Socia Progreso 2020

La Indico de Socia Progreso (ISP) mezuras la liveradon de sociaj kaj mediaj bezonaĵoj fare de civitoj al siaj civitanoj. La relativan sukceson de landoj montras kvindek kvar indikiloj en la areoj de bazaj homaj bezonoj, fundamentoj de bonfarto, kaj ŝancoj por progreso. Publikigas la indicon la neregistara organizo Imperativo de Socia Progreso, kaj ĝi baziĝas sur la verkoj de Amartya Sen, Douglass North, kaj Joseph Stiglitz.[1] La ISP mezuras la bonfarton de socio per rekta mezurado de sociaj kaj naturmediaj rezultaj anstataŭ ekonomiaj faktoroj. La sociaj kaj mediaj mezuraĵoj estas interalie bonstato (inkludanta sanon, loĝejon kaj salubrigon), egalon, inkludadon, daŭripovon kaj personan liberon kaj sekuron.[2]

  1. "Beyond GDP", The Economist.
  2. Home. Social Progress Imperative. Alirita October 30, 2015.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search