Klimata indikilo (aŭ klimata proxy, en la disvastiĝinta angla termino) estas anstataŭa variablo uzita por indukti la valoron de klimata variablo kiu ne estas tuj mezurebla.
En scienco, oni kelkfoje bezonas studi variablojn kiuj ne estas rekte mezureblaj. En tiaj okazoj, oni povas mezuri indikilan anstataŭan variablon, kiu korelacias kun la variablo de intereso, kaj kiu eblas indukti la valoron de la variablo de intereso. Tiaj anstataŭaj indikiloj estas havenda rimedo en praklimatscienco,[1] ĉar evidente oni ne povas direkte mezuri la klimatajn kondiĉojn de pasintecaj periodoj de la tera historio, kaj fidindaj tutmondaj registroj de la klimato existas nur ĝis 1880. Do, analizi konservitajn fizikajn karakterizaĵojn de la pasinteco korelaciantajn de la klimato estas la ununura rimedo por indukti klimatajn modelojn de antaŭaj periodoj.
Oni povas komponi indikilojn por produkti temperaturajn rekonstruaĵojn preter la instrumenta temperatura registro, interesajn por diskutoj pri la tutmonda varmiĝo. Por produkti akuratajn rezultojn, metode transversa konfirmado konvenas inter pluraj indikiloj.[2]
La geografia disdono de la indikiloj, same kiel la instrumenta registro, estas ne unuforma, kun pliaj registroj en la norda duonsfero.[3]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search