Industria revolucio

Skizo de vapormaŝino de James Watt.

Industria revolucio nomiĝas industriiĝo kaj transformiĝo de produktado kaj socio, kiu okazis fine de la 18-a jarcento kaj dum la 19-a jarcento en Eŭropo kaj Usono. En la ekonomio oni pasis de produktado metia, manlabora, loke disigita, al produktado pli kaj pli maŝinizita, amasa, normigita, koncentrita, kies energia bazo estis la vapormaŝino. La transiro de laboro ĉe la hejmo al laboro ĉe laborejo kaj fari laboron pli kaj pli specialigatan ŝanĝis la vivstilojn de la tuta laboristaro. La nocion industria revolucio enuzigis Friedrich Engels kaj Louis Auguste Blanqui post la jarcentomezo. Engels asertis, ke la transiro de akvo-, vent-, kaj muskol-energio al vapor-energio sekvigas radikalajn teknologiajn kaj sociajn ŝanĝiĝojn. En historia retrospekto oni ofte komparas la industrian revolucion kun la neolitika revolucio, kiun karakterizis same drastaj ŝanĝiĝoj. Tiam oni transiris el rura ekonomio bazita fundamente sur la agrikulturo (aldone al brutobredado) kaj komerco al tute alia amasproduktada ekonomio de urba, industriigita kaj mekanizita [1].

Sed la priparolata ĝenerala nocio elvokas ne nur asociigojn de grandega progreso de produktiveco kaj scienco, sed ankaŭ pensigas pri amasaj malriĉo kaj senlaboreco. Ĉiuokaze la Industria Revolucio markis mejloŝtonon en la historio, ĉar ĝi modifis kaj influis ĉiujn aspektojn de la ĉiutaga vivo iel aŭ alie. La produktado kaj de la agrikulturo kaj de la ĵus naskiĝinta industrio multobliĝis samtempe kun la malpliigo de la tempo necesa por la produktado. Ekde 1800 la ĝenerala riĉeco kaj la persona enspezo multobliĝis kiel neniam antaŭe en la historio [2], ĉar ĝis tiam la por kapa Malneta enlanda produkto estis praktike senŝanĝa dum jarcentoj [3].

La industria revolucio komenciĝis en Anglio en la 1770–aj kaj 1780-aj jaroj, per la uzado de vapormaŝinoj, kiuj uzis ŝtonkarbon. Ĝi disvastiĝis tra Okcidenta Eŭropo ekde 1820. El tiu epoko ekis transiro kiu finigos jarcentojn de laborforto bazita sur manlaboro kaj uzado de tirbestoj, kio estos anstataŭitaj per maŝinaro por la industria fabrikado, kaj por la transporto kaj de varoj kaj de pasaĝeroj. Tiu transiro ekis ĉirkaŭ la fino de la 18-a jarcento en la tekstilindustrio, same kiel en ĉio rilata al la elfosado kaj utiligo de karbo. La disvastigo de komerco estis ebla pere de la disvolvigo de la komunikiloj, pere de la konstruado de fervojoj, kanaloj kaj ŝoseoj. Tiu transiro el ekonomio fundamente agrikultura al ekonomio industria ege influis sur la loĝantaro, kiu ege kreskiĝis ĉefe en la urba medio. La enkonduko de la vapormaŝino de James Watt (patentita en 1769) en la diversaj industrioj, estis la definitiva paŝo por la sukceso de tiu revolucio, ĉar ties uzado okazigis spektaklan pliigon de la produktokapablo. Poste, la disvolvigo de la vapor-ŝipoj kaj fervojoj, same kiel la disvolvigo en la dua duono de la 19-a jarcento de la motoro de interna eksplodo kaj de la elektra energio, foje nomata la dua industria revolucio, okazigis plian teknologian progreson senprecedencan.[4][5]

Aŭtomata Jacquard teksilo.

La disvolvigo de la manufakturoj dum la fino de 18-a jarcento jam preparis Francion al industriigo per la disvolvo de kapitalisma sistemo. Francio eniris la industrian revolucion nur ĉirkaŭ 1820–1830 per la oftigo de la fabrikoj de teksaĵoj kaj la konstruo de unuaj fervojoj dum la regado de Ludoviko la 18-a. Poste, ĉirkaŭ 1870, la industria revolucio plene kaj fortege alvenis al Germanio kaj Usono, kiuj konkurencis kun Francio kaj Britio. Ekde 1890 pli kaj pli montriĝis indikoj de industriigo en Rusio kaj Japanio.

La ŝlosila evento, kiu preparis la industrian revolucion, estis la evoluigo de praktike uzebla vapormaŝino (fare de James Watt) kaj ties postaj plibonigoj. Tiu ĉi invento ebligis transformi potencialan vaporenergion, ricevitan el karbo aŭ ligno, al mekanika forto. Sekve oni nun povis konstrui fabrikojn malproksime de akvofluoj. La vapormaŝino ankaŭ liberigis la produktadon el la dependeco de provetera sezona variado de la disponebla energio. Dum manan laboron anstataŭis maŝina, el manufakturoj evoluis fabrikoj. Tiel ekestis nova maniero de produktado, unue en la prilaborado de kotono, poste en pliaj branĉoj.

Kiel konsekvenco de la industria disvolvigo ekaperis novaj homaj grupoj aŭ sociaj klasoj partikulare unuflanke la proletaro —la industriaj laboristoj kaj malriĉaj kamparanoj, aldone al la ĉifonproletaro— kaj la burĝaro, posedanta de la produktorimedoj kaj de la plejparto de la enspezaro kaj de la kapitalo. Tiu nova socia kompono okazigis la pliakrigon de sociaj kaj laboraj problemoj, popolaj protestoj kaj novaj ideologioj kiuj proponis kaj postulis plibonigadon de la vivkondiĉoj de la plej malriĉaj klasoj, pere de sindikatismo, socialismo, anarkiismo, kaj finfine la komunismo.[6]

Oni kutime parolas ankaŭ pri Dua industria revolucio en la fino de 19-a jarcento per la uzo de elektra energio kaj motoroj, kaj eĉ jam parolas pri Tria industria revolucio per la uzado de komputiloj. Ankoraŭ estas diskutado inter historiistoj kaj ekonomikistoj pri la datoj de la grandaj ŝanĝoj okazigitaj per la Industria Revolucio. La plej akceptita dato por la komenco de tio kion oni povus nomi Unua Industria Revolucio, estus ĉirkaŭ la fino de la 18-a jarcento, dum ties fino estus situebla meze de la 19-a jarcento, kun transira periodo inter 1840 kaj 1870. Siaflanke, la nomita Dua Industria Revolucio, ekus ekde mezo de la 19-a jarcento kaj pluus ĝis komenco de la 20-a jarcento, kaj plej akceptita dato por la finigo estus 1914, jaro de la eksplodo de la Unua Mondmilito. La marksisma historiisto Eric Hobsbawm, konsiderata ŝlosila pensulo por la historio de la 20-a jarcento,[7] subtenis la rekonon, ke la komenco de la industria revolucio devus esti datita en la 1780-aj jaroj, sed ke ties efikoj ne estos sentitaj klare ĝis 1830 aŭ 1840.[8]​ Kontraste, la angla historiisto pri ekonomiko T.S. Ashton deklaris siaflanke, ke la industria revolucio havis sian komencon inter 1760 kaj 1830.[9]​ Kelkaj historiistoj de la 20-a jarcento, kiel John Clapham kaj Nicholas Crafts, argumentas, ke la procezo de ekonomiaj kaj sociaj ŝanĝoj estis tre laŭgrada, pro kio la termino «revolucio» estus ne tre taŭga. Tiuj aferoj plue estas studobjektoj por debato inter historiistoj kaj ekonomikistoj.[10][11]

  1. Chaves Palacio, Julián (2004). «Desarrollo tecnológico en la primera revolución industrial». Revista de Historia 17. ISSN 0213-375X.
  2. Lucas, Robert E. (2003). The Industrial Revolution Past and Future.
  3. Lucas, Robert E. (2003). The Industrial Revolution. Federal Reserve Bank of Minneapolis. pp. "it is fairly clear that up to 1800 or maybe 1750, no society had experienced sustained growth in per capita income. (Eighteenth century population growth also averaged one-third of 1 percent, the same as production growth.) That is, up to about two centuries ago, per capita incomes in all societies were stagnated at around $400 to $800 per year."
  4. Taylor, George Rogers. The Transportation Revolution, 1815-1860. ISBN 978-0-87332-101-3.
  5. Roe, Joseph Wickham (1916). McGraw-Hill en Londres y Nueva York (1926), ed. English and American Tool Builders. New Haven, Connecticut: Yale University Press. ISBN 978-0-917914-73-7.
  6. «Karl Marx: Communist as Religious Eschatologist» (en angla). Konsultita la 7an de oktobro 2020.
  7. Oppenheimer, Walter (2012). «Muere Eric Hobsbawm, pensador marxista clave del siglo XX». El País. Konsultita la 7an de oktobro 2020.
  8. Hobsbawm, Eric. The Age of Revolution: Europe 1789-1848. Weidenfeld & Nicolson Ltd. ISBN 0-349-10484-0.
  9. Inikori, Joseph E. Africans and the Industrial Revolution in England. Cambridge: University Press. ISBN 0-521-01079-9.
  10. Berg, Hudson, Maxine, Pat (1992). Rehabilitating the Industrial Revolution. The Economic History Review (The Economic History Review, Vol. 45, No. 1). pp. 45, 24-50.
  11. Julie Lorenzen (2006). «Rehabilitating the Industrial Revolution». Arkivigite je 2020-10-08 per la retarkivo Wayback Machine Central Michigan University (en angla). Konsultita la 7an de oktobro 2013.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search