Interkultura komunikado

Interkultura komunikado estas la studo de la interpersona komunikado inter individuoj el malsamaj kulturoj[1].

Interkultura komunikado estas disciplino kiu studas komunikadon inter malsamaj kulturoj kaj sociaj grupoj, aŭ kiel kulturo influas komunikadon. Ĝi priskribas vastan gamon de komunikadprocezoj kaj temoj kiuj nature ekestas en organizo aŭ socia kunteksto konsistigita de individuoj de malsamaj religiaj, sociaj, etnaj kaj edukaj fonoj. Tiusence ĝi provas kompreni kiel homoj el diversaj landoj kaj kulturoj agas, komunikas kaj perceptas la mondon ĉirkaŭ ili[2].

Ĉi tiu estas precize «interaga, simbola procezo, kiu implikas la atribruon de signifo inter personoj de malsamaj kulturoj»[3]. Por resumi multajn difinojn de interkulturaj kompetentoj, esence temas pri plibonigo de homaj interagoj trans diferencoj, ĉu ene de socio (diferencoj pro aĝo, sekso, religio, sociekonomika statuso, politika aparteneco, etneco, ktp) aŭ trans landlimoj[4]. Scio pri interkultura komunikado kaj la kapablo uzi ĝin efike povas helpi ponti kulturajn diferencojn, mildigi problemojn kaj helpi en atingi pli harmoniajn kaj produktajn rilatojn[5].

  1. Rimarko : Tiuj agantoj povas esti unuopuloj, sociaj grupoj, organizacioj, komunumoj, socioj kaj ŝtatoj. En tiu procezo decida estas la re-interpretado en la kunteksto de alia kulturo per la procezo de tradukarto !
  2. (en) Lauring, Jakob (la 1-an de julio 2011). "Intercultural Organizational Communication: The Social Organizing of Interaction in International Encounters". The Journal of Business Communication (1973). 48 (3): 231-255. doi:10.1177/0021943611406500. ISSN 0021-9436.
  3. (angla) Handbook of International and intercultural communication, William B. Gudykunst - Bella Mody, Sage Publications, 2001, ISBN 0-7619-2090-0
  4. (en, ar, fr, es, zh, ru) Deardorff, Darla K., Manual for developing intercultural competencies: story circles, 101 paĝoj, 2020, Unesko, ISBN:978-92-3-100331-8 (UNESCO), 978-0-367-19997-5 (Routledge)
  5. (angla) Samovar, Larry A. kaj Richard E. Porter. "Ĉapitro 1." Intercultural Communication: A Reader. Belmont, CA: Wadsworth, 2011

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search