Internacia juro

Internacia juro (aŭ popoljuro) estas parto de juro, kiu regulas la internaciajn rilatojn. Rilatoj inter ŝtatoj povas varii inter simplaj interŝanĝoj de ĝentilecoj, kiel kreo de ambasadejoj, kaj pli gravaj aferoj, kiel kvereloj pri landlimoj, komercaj malfacilaĵoj, internacia politiko kaj milito.

La internacian juron konsistigas du subpartoj:

Internacia juro devias de ŝtatbazitaj hejmaj juraj sistemoj en tio ke ĝi funkciigas plejparte per konsento, ĉar ekzistas neniu universale akceptita aŭtoritato kiu devigas suverenajn ŝtatojn. Ŝtatoj kaj neŝtataj subjektoj povas elekti ne observi la internacian juron, kaj eĉ malobservi traktaton sed tiaj malobservoj, precipe de devigaj normoj (Jus cogens), povas esti akceptataj kun malaprobo fare de aliaj kaj en kelkaj kazoj trudajn agadojn irante de diplomatiaj kaj ekonomiaj sankcioj ĝis milito.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search