Internacia planlingvo

Internacia planlingvointernacia helplingvo estas planlingvo konstruita por la uzo en ĝenerala internacia komunikado. Ofte oni uzas nur la vorton planlingvo kiel mallongigon de internaciaj planlingvoj. Troveblas ankaŭ la sinonimoj "sennacia lingvo" aŭ "artefarita lingvo", sed kompare al la nocio "planlingvo", ili pli ofte provokas miskomprenojn kaj negativajn asociojn. Ankaŭ la sinonimo "konstruita lingvo" estas uzata samsence.

La plej multe parolata internacia planlingvo estas Esperanto. Kelkaj aliaj, kiel Interlingvao (Interlingua) kaj Ido, ankaŭ havas menciindan parolantaron, dum la plejmulto (99%) de la projektoj nuntempe ne havas iujn ajn parolantojn.

La unua vaste konata internacia planlingvo estis Volapuko, publikigita en 1879, kaj komence ĝi estis tre sukcesa. Sed post la apero de Esperanto en 1887 ĝia parolantaro rapide malkreskis, ĉar Esperanto ĝin anstataŭis.

Poste multaj homoj konstruis aliajn internaciajn planlingvojn, ĉar laŭ ili Esperanto ne estas perfekta. En la kazo de Ido, tio dum certa tempo kaŭzis etan skismon de la Esperanto‑movado, sed fine Esperanto restis la plej disvastiĝinta internacia planlingvo, proksimume centoble pli parolata ol la due plej disvastiĝinta.

Detlev Blanke diferencigas la kelkajn parolatajn internaciajn planlingvojn, kiuj daŭris plurajn jardekojn kaj publikis gazetaron (malpli ol dek lingvoj), disde la projektoj aŭ skizoj (pli ol 99 %)[1].

  1. Detlev Blanke, How not to Reinvent the Wheel... The essential Scholarly Literature in Interlinguistics and Esperantology, p. 200 in Interdisciplinary Description of Complex Systems, Scientific Journal, Special Issue : The Phenomenon of Esperanto13 (2), pp.200-215, 2015, ISSN 1334-4684

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search