Irana Esperanto-Kongreso

La Irana Esperanto-Kongreso (mallongigite IREK) estas nacia kunveno de Irana esperantistaro, kiun ĉiujare organizas Irana Esperanto-Asocio ekde 2014. Ĉiu kongreso entenas sian propran temon kaj aron da aktivaj volontuloj kadre de la Loka Kongresa Komitato (LKK), kiu prilaboras kongresan lokon, programerojn, prelegojn, distraĵojn, ekskursojn kaj tiel plu.[1]

Depost 2016, la kongresoj estas kunorganizotaj de Irana Esperantista Junulara Organizo.

  1. Impreso de LEE Jungkee pri la 1-a Irana Esperanto-Kongreso (intervjuo) (esperante) (2014-04-16). Alirita la 27-an de oktobro 2016.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search