Jacques LACAN [Ĵak Lakã], plennome Jacques-Marie Emile Lacan [Ĵak-Mari Emil Lakã] aŭ esperante Jakobo LAKANO (naskiĝis la 13-an de aprilo 1901, mortis la 9-an de septembro 1981) estis grava franca psikoanalizisto.
Jacques Lacan montris influon de la superrealistoj kaj krome sekvis la tendencon de Freud. Lia doktoriga tezo de psikiatrio La psikozo paranoja en ĝia rilato al la personeco (1932), ekzempligas tiujn influojn. Lia psikoanalizisto estis Rudolph Lowenstein. Lacan estis elektita membro de la Socio Psikoanaliza de Parizo en 1934 kaj membro titola en 1938. Lia unua prelego en kongreso internacia de psikanalizo, en 1937, rilatis lian inventon de la stadio de la spegulo en psikoanalizo. Post la dua mondmilito lia instruo de psikoanalizo fariĝis grava. Multaj disigoj kun la Socio Psikanaliza de Parizo kaj la Asocio Psikanaliza Internacia devenis de la aspekto polemika de kelkaj el liaj temoj: la returniĝo al Freud, liaj ideoj strukturalistaj, lia maniero konsideri la flegadon. Daŭrinta siajn serĉadojn, Jacques Lacan instruis preskaŭ ĝis sia morto: sinsekve en la hospitalo Sankta Ana de Parizo, en la Skolo Norma Supera de Parizo, poste kaj fine en Sorbono. Granda persono kontestata, Lacan influis la francan kaj internacian psikoanalizan fakularon per sia instruo, siaj multaj kaj grandaj disĉiploj kaj la opozicioj kiujn li renkontis.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search