James Cook

James Cook
Persona informo
James Cook
Naskiĝo 27-an de oktobro 1728 (1728-10-27)
en Marton, Anglio,  Reĝlando de Granda Britio
Morto 14-an de februaro 1779 (1779-02-14) (50-jaraĝa)
en Kealakekua Golfo, Ancient Hawaii
Mortis pro Hommortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Pikvundo Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno Angloj vd
Lingvoj anglafranca vd
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo James Cook
Familio
Patrino Grace Pace (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Elizabeth Cook (en) Traduki (1762–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj James Cook (en) Traduki, Joseph Cook (en) Traduki, George Cook (en) Traduki, Elizabeth Cook (en) Traduki, Nathaniel Cook (en) Traduki, Hugh Cook (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo esploristo
seafarer (en) Traduki
mararmea oficiro
kartografo
botanikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Esplorado kaj kartografio Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kapitano James COOK [ĝejmz kuk] (naskiĝis la 27-an de oktobro 1728, mortis la 14-an de februaro 1779) estis brita esploristo, mapisto (kartografo) kaj navigisto, nome kapitano de la Brita Reĝa Ŝiparo. Li vojaĝis trifoje al la Pacifika Oceano kaj malkovris la tieajn ĉefajn marbordojn. Cook faris ankaŭ detalajn mapojn de Novlando antaŭ fari la tri famajn veturojn al la Pacifika Oceano, dum kiuj li faris la unuan registritan kontakton fare de eŭropanoj kun la orienta marbordo de Aŭstralio kaj kun Havajo, kaj la unuan registritan ĉirkaŭnavigadon de Novzelando.

Cook aliĝis al la brita komerca ŝiparo kiel knabo kaj al la Reĝa Ŝiparo nome Royal Navy en 1755. Li vidis batalon en la Sepjara milito, kaj studis kaj mapigis multe de la enirejoj al la Rivero Sankt-Laŭrenco dum la sieĝo de Kebeko. Tio helpis Cook kapti la atenton de la admiralitato kaj de la Reĝa Societo de Londono. Tio kondukis al misio en 1766 kiel komandanto de la ŝipo "Endeavour" por la unua el la tri veturadoj al Pacifiko.

En tri vojaĝoj Cook navigis milojn da mejloj tra enormaj nemapitaj areoj de la mondo. Li mapigis terojn el Novzelando al Havajo en la Pacifika Oceano detalege kaj laŭ skalo ne antaŭe atingita. Dum li progresis en siaj vojaĝoj de malkovrado li studis kaj nomigis punktojn, kaj registris insulojn kaj marbordojn en eŭropaj mapoj por la unua fojo. Li montriĝis kiel kombino de maristo, supra sciencisto kaj mapisto, kun fizika kuraĝo kaj kapablo por estri homojn en malfacilaj kondiĉoj.

Cook estis mortigita en Havajo lukte kontraŭ havajaj indiĝenoj dum sia tria esplora vojaĝo en la Pacifiko en 1779. Li lasis heredon de scienca kaj geografia sciaro kiu influos siajn posteulojn eĉ en la 20a jarcento: nombraj memoraĵoj tutmonde estis dediĉitaj al li omaĝe.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search