James Joyce

James Joyce
Persona informo
James Augustine Aloysius Joyce
Naskonomo James Augustine Aloysius Joyce
Naskiĝo 2-an de februaro 1882 (1882-02-02)
en Rathgar,  Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Morto 13-an de januaro 1941 (1941-01-13) (58-jaraĝa)
en Zuriko
Mortis per Peritoneito Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Tombejo Fluntern Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj italalatinafrancaanglagermanadana vd
Loĝloko avenue Charles-Floquet • avenue Charles-Floquet vd
Ŝtataneco Irlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato-Kolegio de Dublino (1898–1902)
Clongowes Wood College (en) Traduki
Belvedere College Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo James Joyce
Familio
Patro John Stanislaus Joyce Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Stanislaus Joyce Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Nora Barnacle (1931–1941) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Nora Barnacle (1904–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Lucia Joyce (en) Traduki
 ( Nora Barnacle)
Giorgio Joyce (en) Traduki
 ( Nora Barnacle) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
verkisto
ĵurnalisto
literaturkritikisto
aŭtoro
romanisto
instruisto
prozisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Literaturo kaj romano Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en ParizoTriestoZuriko vd
Aktiva dum 1904– vd
Verkado
Verkoj Dublinanoj ❦
Portreto de la Artisto kiel Juna Viro ❦
Uliso ❦
Finnegans Wake ❦
Pomes Penyeach ❦
Exiles ❦
Stephen Hero vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

James Augustine[1] Aloysius JOYCE, plej konata kiel James JOYCE [ĝejmz ĝojs] (irlande Séamus Seoighe, naskiĝis la 2-an de februaro 1882 en Dublino, mortis la 13-an de januaro 1941 en Zuriko) estis irlanda verkisto (romanisto kaj poeto), filozofo, lingvisto, erudito, plej fama eksperimentanto en literaturo (en la avangardo de Modernismo en la komenco de la jarcento) kaj unu el la plej influaj aŭtoroj de la 20-a jarcento.

Ulysses, Egoist Press, 1922
Head and shoulders drawing of a man with a slight moustache and narrow goatee in a jacket, low-collared shirt and bow tie. He wears round glasses and an eye patch over his right eye, attached by a string around his head.
Desegno de Joyce (kun okulkaŝilo) fare de Djuna Barnes el 1922, la jaro kiam Joyce ekis la 17jaran taskon verki Finnegans Wake

Joyce estas plej konata pro Uliso (1922), grava verko en kiu la epizodoj de la Odiseado de Homero estas similigitaj en aro de kontrastado de literaturaj stiloj, eble plej elstaraj inter tiuj la konsciflua tekniko, kiun li perfektigis. Aliaj gravaj verkoj estas la novelkolekto Dubliners (1914) kaj la romanoj A Portrait of the Artist as a Young Man (1916) kaj Finnegans Wake (1939). Lia kompleta verko inkludas ankaŭ tri librojn de poezio, teatraĵoj, porokazan ĵurnalismon kaj liajn publikigitajn leterojn.

Joyce estis naskita en mezklasa familio en Dublino, kie li elstaris kiel studento je la jezuitlernejoj Clongowes kaj Belvedere, poste je la Universitata Kolegio de Dublino. En la komenco de siaj dudekaj jaroj li elmigris permanente al kontinenta Eŭropo, kaj loĝis en Triesto, Parizo kaj Zuriko. Kvankam la plej granda parto de lia plenkreskula vivo estis foruzita eksterlande, la fikcia universo de Joyce ne etendas longen preter Dublino, kaj estas loĝata plejparte fare de roluloj kiuj proksime similas familianojn, malamikojn kaj amikojn de lia tempo tie; Uliso aparte estas metita kun precizeco sur la stratojn kaj aleojn de la grandurbo. Baldaŭ post la publikigo de Uliso li pliklarigis tiun okupitecon dirante, "Por mi, mi ĉiam skribas koncerne Dublinon, ĉar se mi povas veni al la koro de Dublino mi povas veni al la koro de ĉiuj mondurboj. En tio partikulara estas enhavita la universalaĵo."[2]

  1. La dua nomo estis erare registrita kiel "Augusta". Joyce estis fakte nomita kaj baptita James Augustine Joyce, fare de sia patroflanka avo, Costello (1992) p. 53, kaj la Naska kaj Bapta Atestilo reproduktita en la artikolo montras ankaŭ "Augustine". Ellman diris: "La dua filo, James Augusta (kiel la nasko estis malĝuste registrita) ...". Ellmann (1982) p. 21.
  2. Ellman, p. 505, citante. Power, From an Old Waterford House (London, n.d.), pp. 63–64

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search