Jan Baptist van Helmont | ||
---|---|---|
Flandra kuracisto, kemiisto kaj naturalisto
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 12-a de januaro 1580 en Bruselo, Belgio | |
Morto | 30-a de decembro 1644 en Vilvoorde, apud Bruselo, Belgio | |
Lingvoj | latina • nederlanda vd | |
Ŝtataneco | monarkio de Hispanio vd | |
Alma mater | Universitato de Loveno | |
Familio | ||
Infanoj | Franciscus Mercurius van Helmont (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | kemiisto kuracisto sciencisto verkisto fiziologo kuracisto-verkisto filozofo fizikisto alkemiisto vd | |
Laborkampo | Kemio, fiziologio, medicino, alkemio, naturscienco kaj filozofio vd | |
Doktoreca konsilisto | Martin Delrio • Adam Haslmayr vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Johano Baptisto de Helmonto estis nederlanda filozofo, kemiisto, kuracisto kaj fiziologo, kiu kredis je la Abiogenezo aŭ Spontanea generacio kaj en la teorio de Aristotelo, kiu asertis la ekzistadon de ia aktiva principo, kapablanta origini vivajn estulojn, kaj van Helmont kredis en la generado de vivanta estulo pere de la kruda materio. Lia plej fama verko instruadis la akiradon de vivaj estuloj ekde aktiva principo, kaj unu el la preskriboj estis miksi malpuran vestaĵon de virinon kun tritika ĝermo. Post atendi dudek tagojn, la ratoj aperas, kaj efektive ratoj atraktiĝas de la miksaĵo.
En 1648 Jan Baptista van Helmont, konsiderata la patro de la pneŭmatika kemio, kreis la terminon "gaso" (dum ioma tempo estis uzata ankaŭ la esprimon "aeroforma stato"), el la greka vorto kaos (kaos, malordo) por difini la trajtojn de la karbona dioksido. Tiu nomo poste etendiĝis al ĉiuj gaskorpoj, nomitaj ankaŭ elastaj fluaĵoj, premeblaj fluaĵoj aŭ aeroj, kaj estas uzata por referenci unu de la statoj de la materio.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search