Jens STOLTENBERG (naskiĝis la 16-an de marto 1959 en Oslo) estas norvega politikisto, membro de la politika partio Arbeiderpartiet. Li estis 34-a ĉefministro de Norvegujo en 2000-2001, kaj denove ekde la 17-a de oktobro 2005 ĝis 2013. Ekde 1 oktobro 2014, Stoltenberg estas 13-a ĝenerala sekretario de NATO. Lia oficperiodo koincidas kun la ekapero de milito en Ukrainio kaj la plej granda defenda evoluo de NATO ekde Malvarma Milito.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search