Jido (lingvo)

Jido / Judgermana lingvo
ייִדיש [jidiŝ]
lingvo • makrolingvomoderna lingvo
altgermana lingvaro • judaj lingvoj • okcidentĝermana lingvaro
Parolata en Israelo, Argentino, Aŭstralio, Belorusujo, Belgujo, Kanado, Estonujo, Hungarujo, Latvujo, Litovujo, Moldavujo, Panamo, Pollando, Puerto-Riko, Rumanujo, Rusujo, Sud-Afriko, Ukrainujo, Urugvajo, Usono (precipe Nov-Jorko)
Parolantoj 3 milionoj (215 000 en Israelo)
Skribo modifita hebrea
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Ĝermana
Okcidentĝermana
Oficiala statuso
Reguligita de Yivo Institute for Jewish Research
Lingva statuso 2 vundebla
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 yi
  ISO 639-2 yid
  ISO 639-3 yid
  Glottolog yidd1255
Angla nomo Yiddish
Franca nomo yiddish
Vikipedio
vdr

Jido, la jidajida lingvo (jide: ייִדיש [jidiŝ]) aŭ judgermana lingvo, ankaŭ la novjuda lingvo en traduko de ruslingva verko de L.L. Zamenhof[1], estas lingvo de la aŝkenazoj, kiuj estas judoj vivintaj en Germanio kaj poste en orienta kaj meza Eŭropo kaj hodiaŭ vivantaj en Nordameriko kaj aliaj mondregionoj. Hodiaŭ ĉirkaŭ duonmiliono aktive parolas ĉi tiun lingvon, plejparte strikt-ortodoksaj kaj ĥasidaj judoj de orienteŭropa origino.

Jido kreatis antaŭ ĉirkaŭ 1000 jaroj de judoj, kies denaska lingvoj estis mezepokaj latinidaj dialektoj. Ili ankaŭ aktive uzis la hebrean kaj la aramean (almenaŭ, kiel sanktajn kaj literaturajn lingvojn)[1][2]. Ankaŭ eblas, ke ĉi tiu lingvo unue aperis en lokoj de aktiva ĝerman-slava kontakto (kiel orienta Bavario)[3]. Dum jarcentoj ĝi fariĝis esenca parto de orienteŭropa juda vivo kaj kulturo.[2].

Laŭtipe, ĝi estas ĝermana lingvo; tamen, tre multaj ĝiaj vortoj (ĝis triono) kaj gramatikaj konstruoj venis el la hebrea, aramea kaj slavaj lingvoj. Multaj ĝermanaj vortoj estas uzataj kiel siaj ekvivalentoj en slavaj lingvoj. La radiko jid- devenas de la judgermana vorto jid (judo).

  1. Provo de Gramatiko de Novjuda Lingvo.
  2. (eo) Giorgio Silfer, Gepatra, denaska, adopta lingvo, Heroldo de Esperanto, paĝo 2, n-ro 2314, novembro 2020.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search