John Locke

John Locke
Persona informo
John Locke
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1632 (1632-08-29)
en Wrington, Somerset
Morto 28-an de oktobro 1704 (1704-10-28) (72-jaraĝa)
en High Laver
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo High Laver (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio protestantismo vd
Etno Angloj vd
Lingvoj anglalatina vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Christ Church College (1652–1675)
Westminster School (1647–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo John Locke
Memorigilo John Locke
Familio
Patro John Locke Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Agnes Keene Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Thomas Locke (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo filozofo
verkisto
sciencisto
kuracisto
politikisto
jurfilozofo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Filozofio, epistemologio, politika filozofio kaj medicino Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj An Essay Concerning Human Understanding ❦
Two Treatises of Government ❦
A Letter Concerning Toleration ❦
Some Thoughts Concerning Education ❦
Of the Conduct of the Understanding ❦
La Princo kaj la Ŝuisto vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John LOCKE [ĝan lak] (naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1632, mortis la 28-an de oktobro 1704) estis angla filozofo (kaj kuracisto), kiu disvolvigis kaj popularigis la bazan politikan filozofion de moderna demokratio. Li estis konsiderita unu el plej influaj pensuloj el la epoko de la Klerismo kaj estis konata kiel "Patro de la klasika liberalismo"[1][2][3] Locke fondis la skolon de brita empiriismo, sekvante la tradicion de Sir Francis Bacon, kiu staris kontraŭ tiu de raciismo fondita de Kartezio. Lia figuro estas same grava kiel la teorio de la socia kontrakto. Lia verkaro ege tuŝis la disvolvigon de la epistemologio kaj de la politika filozofio. Lia verkoj influis super Voltaire kaj Rousseau, super multaj pensuloj de la Skota Klerismo, same kiel ĉe la usonaj revoluciuloj. Liaj kontribuoj al la klasika respublikismo kaj al la liberala teorio estas respegulitaj en la Usona Deklaro de Sendependo.[4] Locke plejparte filozofiis pri la naturo de scio kaj pri politiko.

La teorio pri menso de Locke estas ofte citata kiel origino de la modernaj konceptoj de identeco kaj memo, figurante elstare en la verkaro de postaj filozofoj kiaj Hume, Rousseau, kaj Kant. Locke estis la unua kiu difinis la memon pere de kontinueco de konscio. Li postulis, ke je nasko la menso estas malplena tabulo aŭ tabula rasa. Male al la Kartezia filozofio bazita sur antaŭ-ekzistantaj konceptoj, li asertis, ke oni naskiĝas sen denaskaj ideoj, kaj ke scio estas anstataŭe determinita nur de la sperto derivita el la sensa percepto.[5]

  1. Locke, John. A Letter Concerning Toleration Routledge, New York, 1991. p. 5 (Introduction)
  2. Delaney, Tim. The march of unreason: science, democracy, and the new fundamentalism Oxford University Press, New York, 2005. p. 18
  3. Godwin, Kenneth et al. School choice tradeoffs: liberty, equity, and diversity University of Texas Press, Austin, 2002. p. 12
  4. Becker, Carl Lotus. The Declaration of Independence: A Study in the History of Political Ideas Harcourt, Brace, 1922. p. 27
  5. Baird, Forrest E; Kaufmann, Walter (2008), From Plato to Derrida, Upper Saddle River, NJ: Pearson Prentice Hall, pp. 527–29, (ISBN 0-13-158591-6) 

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search