Johnny HALLYDAY (franca elparolo: [dʒɔni alide], veranome Jean-Philippe Smet prononco [ʒɑ̃ filip smɛt], naskiĝinta la 15-an de junio 1943 en Parizo, mortinta la 6-an de decembro 2017 en Marnes-la-Coquette) estis franca kantisto kaj aktoro.
Post preskaŭ 50-jara kariero, Johnny Hallyday estis unu el la plej konataj franclingvaj kantistoj. Li vendis ĉirkaŭ 60 milionojn da diskoj.[1] Li gajnis 39 orajn diskojn, 18 platenajn kaj 5 Victoires de la musique (Venko de muziko). 17 milionoj da spektantoj venis vidi liajn koncertojn dum liaj 100 turneoj en Francio kaj Eŭropo.
Kiam li komencis kanti (en 1960-jardeko), Johnny Hallyday inspiriĝis de siaj usonaj idoloj kaj enkondukis rokenrolon en Francio. Li surbendigis ĉirkaŭ mil kantojn, inkluzive de 250 adaptaĵoj. Li mem komponis iom pli ol cento da kanzonoj de sia kantaro. Lia verkaro rimarkindas pro lia scena ĉeesto, ellaboritaj surscenigoj kaj potenca voĉo.
Lia internacia kariero neniam vere prosperis kaj, malgraŭ kelkaj koncertoj eksterlande en la jaroj 1960 ĝis 1970, kaj koncerto en Las Vegas en 1996, li estis preskaŭ nekonata ekster Francio, Benelukso kaj Svislando.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search