Juto

Jutoteksaĵo

Juto (bengale: ঝুট ĝhut) estas basto-fibro el stipoj de la planto korkoro (latine corchorus, aparte corchorus capsularis kaj corchorus olitorius). La herbecaj, unujaraj, ĝis 4 metrojn altaj vegetaĵoj devenas el Orienta Azio kaj bezonas ĉiammalseketan tropikan klimaton ((la optimala temperaturo estas 27-31 °C, precipitaĵo > 1500mm/jaro).

La kultivado okazas ĉefe en Azio kaj Brazilo. La kvanto tutmonde produktita estas ĉirkaŭ 3,5 milionoj da tunoj.

Jutokultivistoj en Bangladeŝo

La fibroj unue devas putri pr. 15 tagojn en akvo, poste estas produktitaj per rost-procedo, lavado kaj sekigado. Jutofibroj estas facile kolorigeblaj, sed ili forte odoras kaj estas putremaj.

Jutofibroj estas uzataj por pakaĵmaterialoj kiel sakoj, dikaj fadenoj kaj tapiŝoj.

Juto estas rekreskanta krudmaterialo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search