Kaburbo

Kaburbo
afrikanse Kaapstad, kose Isixeko SaseKapa, angle Cape Town
urbo
Fotomontaĵo
Blazono
Ŝtato Sud-Afriko Sud-Afriko
Duoninsulo Kaburba duoninsulo
Provinco Okcidenta Kablando
Distrikto Kaburbo
Municipo Urbo Kaburbo
Monto Tabla monto
Situo Kaburbo
 - koordinatoj 33° 55′ 31″ S 18° 25′ 26″ O / 33.92528 °S, 18.42389 °O / -33.92528; 18.42389 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 1 590,4 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 2 454,72 km² (245 472 ha)
Loĝantaro 3 497 097
Denseco 1 424,64 loĝ./km²
Fondo 1652
Horzono ST (UTC+2)
Poŝtkodo 8000
Telefona antaŭkodo +27 (0)21
Situo kadre de Afriko
Situo kadre de Afriko
Situo kadre de Afriko
Situo kadre de Sud-Afriko
Situo kadre de Sud-Afriko
Situo kadre de Sud-Afriko
Mapo de metropola regiono Kaburbo
Mapo de metropola regiono Kaburbo
Mapo de metropola regiono Kaburbo
Vikimedia Komunejo: Cape Town
Retpaĝo: www.capetown.gov.za
Map
Elaera panorama vido de la urbo vidante norden. La tablomonto estas videbla ĉe la dekstro.
Ŝoseo N2, pli konata ankaŭ kiel Okcidenta bulvardo
Urbestrejo de Kaburbo.
Parlamento de Sudafriko.

KaburboKab-urbo[1] (afrikanse Kaapstad [ka:pstat], kose Isixeko SaseKapa [sasekapa], angle Cape Town [kejp taŭn]) estas sidejo de la parlamento de la Respubliko Sud-Afriko (ĉefurbo: Pretorio) kaj la dua plej granda urbo de la lando (post Johanesburgo). Populare nomita "Mother City" (Patrinurbo),[2] ĝi estas la plej granda urbo kaj ĉefurbo de la provinco Okcidenta Kablando[3] kaj formas parton de la metropola municipo Urbo de Kaburbo.

Ĉar la Parlamento de Sudafriko estas en Kaburbo, tiu estas la leĝofara ĉefurbo de la lando.[4] La aliaj du landaj ĉefurboj estas en provinco Ĥaŭtengo aŭ Gauteng (Pretorio estas la plenumpova ĉefurbo kie estas la sidejo de la Prezidento) kaj en Provinco Liberŝtato (Bloemfontein estas la juĝpova ĉefurbo kie estas la Suprema Kortumo de Apelacio).[5] Kaburbo estas fama pro sia haveno, pro sia natura medio en la Kablanda Flora Regiono, kaj pro mejloŝtonaj lokoj kiel la Tablomonto, la plej granda monto kun la karakteriza plata supro, kaj la Kabo Pinto (en angla: Cape Point, kaj en afrikansa: Kaappunt). Kaburbo estas hejmo de 64% de la loĝantaro de la provinco Okcidenta Kablando.[6]

La maro ĉirkaŭ Kaburbo estas maltrankvila kaj pro tio la kabo kiu donas sian nomon al la urbo estis origine nomata "Kabo de la Ŝtormoj". Portugala reĝo de la Epoko de Malkovroj renomis ĝin "Bonespera Kabo", pro tio ke ĝi estis grava por la vojo al Hindio, la celo de la portugalaj ekspedicioj.

Situa sur la bordo de Tablogolfo (Table Bay), Kaburbo, kiel la plej antikva urba areo en Sudafriko, estis disvolvigita de la Nederlanda Orient-hinda Kompanio (VOC) kiel liverstacio por nederlandaj ŝipoj navigantaj al Orienta Afriko, Hindio, kaj Malproksima Oriento. La alveno de Jan van Riebeeck je la 6a de Aprilo 1652 establis la VOC Kabkolonion, nome la unua permanenta eŭropana setlejo en Suda Afriko. Kaburbo kreskis super sia origina celo kiel la unua eŭropana elstarejo en la Kastelo de Bona Espero, kiu iĝis poste la ekonomia kaj kultura kerno de la Kabkolonio. Ĝis la Orimpetego de Witwatersrand kaj la disvolvigo de Johanesburgo, Kaburbo estis la plej granda urbo de Sudafriko.

En la distrikto Kaburbo krom la urbo mem situas ankaŭ interalie pluraj antaŭurboj, kiuj en la tempo de apartismo estis dediĉitaj por neblankhaŭtaj afrikanoj. Inter ili aparte menciindas Kajeliĉa kaj Langa ĉe Kaburbo.

  1. «Kab-urbo», en PIV 2020. (esperante).
  2. withbeyond.com. "The Mother City Cape Town". Arkivigite je 2020-11-26 per la retarkivo Wayback Machine Skylife. Alirita la 19an de Decembro 2020.
  3. "Discover the 9 Provinces of South Africa and their Capital Cities". Arkivita el la originalo la 14an de Junio 2017. Alirita la 19an de Decembro 2020.
  4. "Western Cape | province, South Africa". Encyclopedia Britannica. Arkivita el la originalo la 8an de Majo 2017. Alirita la 19an de Decembro 2020.
  5. "Pretoria | national administrative capital, South Africa". Encyclopedia Britannica. Arkivita el la originalo la 18an de Julio 2018. Alirita la 19an de Decembro 2020.
  6. Morris, Michael (21a de Novembro 2014). "Highlights from the State of the City 2014 report". Weekend Argus. Arkivita el la originalo la 15an de Marto 2015. Alirita la 19an de Decembro 2020.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search