Kanto

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri muzikaĵo. Por informoj pri la samnoma regiono en Japanio, vidu la artikolon Regiono Kanto.
Joan Baez en oktobro 2003 en The Neighborhood Theatre, Charlotte, Norda Karolino; ŝi popularigis kelkajn kantojn en la tuta mondo, kiuj estis parkeritaj kaj siavice rekantitaj, kiaj "We Shall Overcome", kiu iĝis eĉ politika moto de diversaj movadoj.
Stratartaĵo pri Amália Rodrigues, plej fama kantistino de fado, en Lisbono.
Édith Piaf en 1951; ŝi mem verkis kelkajn el siaj kantoj, ekzemple "La Vie en Rose" (La rozkolora vivo) kiu estas ankaŭ unu el plej konataj en la tuta mondo.

Kanto estas mallonga muzika komponaĵo por la homa voĉo, eble kun aliaj muzikaj instrumentoj, en kiu oni kantas vortojn. La ago fari kanton estas nomata kantado. Kutime ĝin efektivigas sola kantanto, tamen "kanto" ankaŭ povas aludi al dueto, terceto, aŭ verko por pliaj voĉoj. Multvoĉa kanto estas ĥoralo.

La vortoj de kantoj norme estas poeziaj kaj rimaj, kvankam ili povas esti religiaj versoj aŭ libera prozo.

Kantoj povas esti larĝe dividitaj en multajn malsamajn formojn, depende de la kriterioj uzitaj. Unu dividado estas inter "artkantoj", "popkantoj", kaj "popolkantoj". Aliaj komunaj metodoj de klasifiko estas laŭ celo (religia kontraŭ sekulara), laŭ stilo (dancmuziko, balado, Lied, ktp.), aŭ laŭ tempo de origino (Renesanco, Nuntempa, ktp.).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search