Kapitola lupino

La etruska skulptaĵo de la Kapitola lupino mamnutranta la ĝemelojn Romulo kaj Remo. La ĝemeloj estis verŝajne aldonitaj dum la 15-a jarcento fare de la skulptisto Antonio del Pollaiolo.

La Kapitola Lupino (itale: Lupa Capitolina) estas bronza skulptaĵo ekspoziciita en la Kapitola Muzeo en Campidolio sur la Kapitola Monteto en Romo. La skulptaĵo estas la simbolo de la urbo Romo kaj estas ekspoziciita en la muzeo ekde 1473. Dum jaroj oni asertis, ke la skulptaĵo apartenas al etruska arto, sed datado pri karbono-14 farita en 2012 montris, ke la skulptaĵo verŝajne estis kreita inter 1021 kaj 1153 [1].

  1. Lorenzi, Rossella. "Rome Icon Actually Younger Than the City". Seeker. 25 June, 2012

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search