Karbonhidrato

Glukozo – direkt-ĉena formo
Fruktozo – direkt-ĉena formo
Ribozo - furanoza (aromata) formo

En la biokemio, la karbonhidratojsaĥaridoj estas relative baza klaso de la kemiaj kombinaĵoj. Ili estas primaraj biologiaj fontoj por deponado kaj spirado de la vivuloj. La nomo estas el tempo, kiam oni ne konis la kemian strukturon de la karbonhidratoj. Saĥaridoj estas gravaj kemiaj kombinaĵoj el biologia kaj komerca vidpunktoj. Ili estas polihidroksaj aldehidojketonoj, aŭ substancoj kiuj liveras tiajn kombinaĵojn post hidrolizo. Saĥaridoj estas vaste troveblaj en la naturo kaj inkludas substancojn tiel konatajn kiel: celulozon, manĝotablan sukeron kaj amelon. En naciaj lingvoj, same kiel en Esperanto, la tradicia nomo por saĥarido temas pri karbonhidrato. Ĝi originas el tiu frua observo: ke la varmigo de tiuj kombinaĵoj rezultigas akvon kaj nigran karbon-restaĵon, kaj tio malĝuste supozigis ke ili estus hidratoj de karbono.

Plej okulfrapa kemia karakterizaĵo de saĥaridoj estas: ke ili entenas grandan nombron da funkciaj grupoj. Ekzemple, la saĥarido ribozo havas funkcian grupon ĉe ĉiuj siaj atomoj de ĉeno konsistanta el kvin karbonatomoj. (Vidu dekstran bildon.)

Krom hidroksilaj grupoj, plejmulto da saĥaridoj havas ankaŭ karbonilan grupon -ketonaaldehidan funkcian grupon- kiel parton de sia molekula strukturo. Saĥaridoj plenumas kvar gravajn rolojn en vivaĵoj:

  • Ili provizas energion per sia oksidiĝo
  • Ili disponigas karbonon por la sintezo de ĉelkomponantoj
  • Ili servas kiel stokita formo de kemia energio
  • Ili formas parton de strukturaj elementoj de kelkaj ĉeloj kaj histoj

La fonto de saĥaridoj estas la fotosinteza procezo, dum kiu plantoj enhavantaj klorofilon transformas karbonan dioksidon kaj akvon en saĥaridojn, helpe de energio el sunlumo:


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search