Kardiologio

la homa koro kun ambaŭ pulmaj aloj. Anotomia bildigo el la anglalingva verko „Gray’s Anatomy“ de 1918

Kardiologiokormedicino estas la fako de medicino kiu traktas la strukturon, funkcion kaj la diversajn eblajn malsanojn de la koro.

En medicino temas pri subfako de interna medicino, kiu traktas la malsanojn rilatajn al koro kaj sangocirkulado de la homa korpo. En pluraj landoj la subfako "infana kardiologio", por embrioj antaŭ la naskiĝo kaj por junaj homoj de 0 ĝis 17 jaroj, estas memstara subfako de pediatrio kaj ne miksita kun la subfako kardiologio de "plenkreskuloj".

Kardiologo (aŭ kardiologiisto, korkuracisto) estas medicina specialisto, kiu post plenumo de medicina studo dum pluraj jaroj pluspecialistiĝis kaj akiris la gradon de faka kuracisto kardiologia.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search