Kataluna naciismo


Du ofte viditaj variaĵoj de la Estelada, la por-sendependeca flago
Protesto en Barcelono la 1an de oktobro 2018 la signo diras "memdetermino estas homa rajto"
Kataluna Konstitucio (1702).

Kataluna naciismo estas politika movado kiu pledas aŭ por pli da politika aŭtonomio aŭ por plena sendependeco de Katalunio disde Hispanio. Katalunaj naciistoj vidas sian movadon kiel vastan, kiu kunigas politikajn partiojn kaj civitanojn de maldekstre kaj de centro kaj dekstre.

Intelekte, katalunismo venas de la malsukcesaj provoj establi federacian ŝtaton en Hispanio en la kunteksto de la Unua Hispana Respubliko, Valentí-Almirall kaj aliaj intelektuloj kiuj partoprenis tiun procezon starigis novan politikan ideologion en la 19-a jarcento, restarigi aŭtonomion, same kiel akiri agnoskon por la kataluna lingvo. Tiuj postuloj estis resumitaj en la tielnomita Bazoj de Manresa en 1892.

Estante ampleksa movado, ĝi povas esti trovata en pluraj manieroj en la nuna politika scenaro. La plejmulto el la ĉefaj katalunaj partioj (CiU, PSC, ERC kaj ICV) aliĝas al katalunismo en ia amplekso, eĉ se iu el ili (PSC kaj ICV) foje malaprobis la ekzistantan enklasigon je "naciisto".

La kadro por iliaj naciaj postuloj ankaŭ diverĝas. Dum kelkaj limigas ilin al Katalunio, aliaj postulas serĉi por la agnosko de la politika personeco la teritorian amplekson de la tielnomita Kataluna Landaro, la katalun-parolantaj teritorioj kiel tutaĵo. Tiaj asertoj, kiuj povas esti vidataj kiel formo de tut-naciismo, povas esti legataj en oficialaj dokumentoj de CiU, ERC kaj PUK. Krom Katalunio, ĉefe katalun-parolantaj regionoj havas similajn aŭ proprajn naciismajn partiojn kaj koaliciojn kiuj iamaniere pledas por Kataluna Landaro: en la Valencia Komunumo, Bloc Nacional-I d'Esquerres, PSM kaj UM en Balearoj.

Esperanto permesas nuancigi inter du tre similaj terminoj. Tiele Katalunismo (el "kataluna") emfazus pri la kataluna nacia kulturo, dum Kataluniismo (el "Katalunio") emfazus pri la politika konstruo de Kataluna ŝtato.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search