Kersantito


La kersantito, aŭ ŝtono de Kersanton, estas vejna magma roko, kun konsisto proksima al granito, kaj kun certa intereso por skulptado, ĉar ĝi kunigas facilecon por skulptado kaj reziston kontraŭ la tempo kaj malbona vetero.

La nomo "kersantito" venas de la domareto Kersanton[1] (komunumo Loperhet) situanta proksime de la rodo de Brest, je ĉirkaŭ 15 km sudoriente de Brest. La mino de Rhunvras, en Hôpital-Camfrout ankaŭ provizas tiun rokon[2]. Tavoloj troviĝas ankaŭ en Penallen en Plougastel-Daoulas, en Penavoas en Faou, en Kerascoët kaj Tréoc en L'Hôpital-Camfrout, en Kersanton en Loperhet, en Moulin-Mer kaj Le Roz en Logonna-Daoulas, ktp., ĉiuj tiuj tavoloj estas proksimaj al la rodo de Brest. Aliaj tavoloj troviĝas iom pli en interna Bretonio, en la Moulin du Crann en Lennon, Guervénec en Rumengol, Resthervé en Poullaouen, Saint-Roch en Carhaix aŭ ĉirkaŭ Tréhou[3].

Tio estas preskaŭ la sola ŝtono (alia ekzemplo, malpli konata, tamen ekzistas, la sizunito[4] kies nomo devenas de kabo Sizun kaj kiu estas simila al kersantito) kies oficiala nomo venu rekte de toponimo de Bretonio. Roko unika en la mondo, ĝi apartenas al la monda geologia heredaĵo[5].

Ĝia nomo estas skribita ankaŭ kerzanton en la pasinteco, kaj ankoraŭ komence de la 20-a jc[6].

  1. "La kersantite de Kersanton", Bretagne vivante, section rade de Brest,Infini.fr
  2. france La kersantito de Kersanton. Alirita 7-an de septembro 2010..
  3. Charles Barrois, Sur le kerzanton de la rade de Brest, Annales de la Société géologique du Nord, 1886, Gallica
  4. J. Cogné, La sizunite (Cap Sizun, Finistère) et le problème de l'origine des lamprophyres, Bulletin de la Société française de géologie, 1962
  5. retpaĝejo de la Maison des minéraŭ en Saint-Hernot, Crozon
  6. Charles Barrois, Sur le kerzanton de la rade de Brest, Annales de la Société géologique du Nord, 1886, Gallica

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search