Kipra pundo

Pundo
eksvaluto • pundo
Ŝtato: Respubliko Kipro
Subdivido: 100 cendoj
Kodo laŭ ISO 4217: CYP
Mallongigo:
Ŝanĝokurzo 1 EUR = 0,5837 CYP

(29-a de junio 2007)

vdr

La kipra pundo ĝis la 31-a de decembro 2007 estis la valuto de la Respubliko Kipro: Ekde la 1-a de januaro 2008 la oficiala pagilo en la respubliko estas la komuna eŭropa valuto Eŭro. Unu pundo (enlande kutima mallongigo «C£») egalvaloris al 100 cendoj.

Cirkulis la sekvaj monbiletoj:

  • C£ 1 | C£ 5 | C£ 10 | C£ 20

La sekvaj moneroj estas cirkulantaj:

  • 1 cendo | 2 cendoj | 5 cendoj | 10 cendoj | 20 cendoj | 50 cendoj

Ĉar krom la greka lingvo la turka lingvo estas dua oficiala lingvo de la Respubliko Kipro, la monbiletoj havis surskribojn en ambaŭ lingvoj.

La kipra pundo tamen ne estis objekto de valuta komerco ekster Kipro. La enlandaj komercaj bankoj ĉiutage fiksis kurzon de la kipra pundo rilate al ĉiuj eksterlandaj komercaj valutoj, kaj la nacia banko de Kipro ĉiutage publikigis oficialan kurzon de la pundo kompare al la eŭro, la usona dolaro kaj la brita pundo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search