Kipuo

Kipuo

Kipuo (hispane quipu laŭ la keĉua khipu) estas sistemo de lanaj ŝnuroj kun nodoj, evoluiigita en la inkaa imperio kiel metodo por registri nombrojn precipe por kontotenado kaj distribuado de provizoj. Al ĉefa fadeno estas alplektitaj dekoj da flankaj fadenoj, plenaj de nodoj de diversaj specoj.
Malgraŭ la nekonateco de skribo per signoj sur surfaco, la kipuoj verŝajne estis efika mnemonika ilo por administraj laboroj. Ankoraŭ ne estas konate, ĉu oni aplikis tiun ĉi nodoskribon ankaŭ por pliaj komunikaj celoj. Daŭras esploroj por deĉifri la signifojn de kipuoj trovitaj dum la 20-a jarcento. La plej granda parto de la kipuoj estis detruitaj en la 16-a jarcento fare de hispanaj konkerantoj. [1]

  1. http://www.nytimes.com/2016/01/03/world/americas/untangling-an-accounting-tool-and-an-ancient-incan-mystery.html Kipuo New York Times

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search