Kiu volas esti milionulo? | |
---|---|
televida serio | |
Originala lingvo | angla lingvo |
Origina lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Ĝenro | televida ludo, quiz show |
Amplekso | |
Sezonoj | 35 |
Epizodoj | 636 |
Elsendo | |
Unua elsendo | 4 sep. 1998 |
Eksteraj ligiloj | |
Oficiala retejo | |
ĉe IMDb | |
Kiu volas esti milionulo? (angle Who Wants to Be a Millionaire?) estas britdevena televida konkurso kiu proponas grandegajn mon-premiojn por ĝusta respondo de sinsekvaj plur-elektaj demandoj de kreskanta malfacileco. La maksimuma kontanta premio (en la originala brita versio) estas unu miliono da britaj pundoj.
La konkurso unue aperis en Britio je la 11-a de septembro 1998 kaj tuj fariĝis granda sukceso. En unu momento ludas nur unu konkursanto kaj la emfazo kuŝas ĉe prokrasto pli ol ĉe rapideco. Estas neniu tempolimo por respondi la demandon, kaj al la konkursanto oni unue malkaŝas la demandon, antaŭ ol tiu devas decidi ĉu indas provi respondi, aŭ fini la ludon.
Se en ajna momento la konkursanto ne certas pri la respondo al demando, li aŭ ŝi havas la eblon utiligi tri diversajn helpilojn:
Ĉiu el tiuj ĉi helpiloj povas esti uzata nur unufoje. Tamen, du aŭ pli povas esti, se necese, uzataj por la sama demando.
Kvankam la konkurso devenas origine de Britio, ĝi estis aĉetita de televidaj kanaloj en plurdekoj da landoj tra la tuta mondo kaj estis/estas elsendata kun ĝenerale alta komenca sukceso ankaŭ tie, en iom ŝanĝitaj naciaj versioj.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search