Klingona lingvo

Klingona
La skribo
La skribo
fikcilingvokonstruita lingvoapriora lingvo
Parolata en Ne konata
Parolantoj Dekduo
Skribo latina alfabeto
Kreinto James Doohan kaj Marc Okrand
Dato 1984
Oficiala statuso
Reguligita de Klingonlingva Instituto, Marc Okrand
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 tlh
  ISO 639-3 tlh
  Glottolog klin1234
Angla nomo Klingon
Franca nomo klingon
vdr

La klingona lingvo (klingone tlhIngan Hol) estas fikcia lingvo kreita de Marc Okrand por la kin-industria kompanio Paramount. Ĝin parolas la klingonoj, eksterteruloj aperantaj en la filma kaj televida serio Star Trek. Por doni al la lingvo aliplanedan etoson, Okrand ekzemple donis al ĝi la vortordon “Objekto Verbo Subjekto” (OVS).

Ekzistas Klingonlingva Instituto por varti kaj evoluigi la lingvon kaj ĝian kulturon.

Krom lernolibroj kaj vortaroj ekzistas almenaŭ tri klingonigitaj libroj: Hamleto, Eposo pri Gilgameŝ (klingone: ghIlghameS), Multa bruo pri nenio.

La ne-fikcia parolantaro de la klingona lingvo konsistas ĉefe el entuziasmaj ŝatantoj de Star Trek, kiuj uzas siajn sciojn dum kunvenoj de Trek-ŝatantoj.

Paramount posedas la aŭtorrajton de la oficiala vortaro kaj de la aliaj kanonaj priskriboj de la lingvo. Iuj kontestas la validecon de la aŭtorrajto pro unu decido de la Supera Kortumo de Usono, en t.n. proceso Feist v. Rural, kiu temis pri aŭtorrajto de telefonlibro.

Kiel oni faras en aliaj lingvoj, oni rajtas referenci tiun konstruitan lingvo kiel lingvo de admirantoj (angle: Fan language), kiuj kutime estas ŝategantoj de sciencfikcia kulta filmo, kiel Stelaj militoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search