Koko

Ĉi tiu artikolo temas pri hejmbesto. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Koko (apartigilo).
Koko
Paro de gekokoj (masklo maldekstre kaj ino dekstre)
Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Tipaj kokoj Gallus
Specio: Gallus gallus
Diversaj specioj

Koko (Gallus gallus domesticus) estas birdospecio, kiu apartenas al la familio de fazanedoj kaj estas la plej konata ano de la genro Gallus, kiu enhavas ankaŭ la specion verda koko (Gallus varius) kaj malmultajn aliajn speciojn.

Oni tradicie bredas kokojn kiel kortbirdaron en multaj rasoj por viando kaj ovoj. Kiel dombesto, ekzistas multaj specoj kun multegaj diversaj koloroj, formoj kaj specifoj. Nuntempe en Eŭropo ekzistas pli ol 180 konataj rasoj. En la tuta mondo ekzistas ankoraŭ multe pli da rasoj. Ĝi estas la plej multnombra birdospecio de la planedo, ĉar oni ĉirkaŭkalkulas, ke ĝi superas la 13 miliardoj da ekzempleroj.[1]

Ankaŭ la ovkoloroj varias; ekzistas ekzemple blankaj, brunaj, verdaj, ruĝaj kokinaj ovoj. Entreprenoj produktantaj viandaĵojn aŭ ovojn plej ofte uzas hibridajn rasojn. En Germanio ekzistas ĉirkaŭ 44 milionoj da kokinoj por produkti ovojn.

Tiu birdospecio estas ĉiomanĝanto kaj, interalie, insektomanĝanto. Ĝia averaĝa vivodaŭro troviĝas inter 5 kaj 10 jaroj, depende de la raso.

  1. Laŭ Enciklopedio de la birdoj, Eld. Perrins, Christopher. Nueva York.: Firefly©, 2003 (en angla)

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search