Kolonurbo | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo urbego vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 241 817 (2016) [+] | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 9° 22′ N, 79° 54′ U (mapo)9.3597527777778-79.900419444444Koordinatoj: 9° 22′ N, 79° 54′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 9 m [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Colón, Panama [+] | |||||
Colón, Kolono aŭ Kolonurbo, aŭ en la hispana Ciudad de Colón estas urbo de Panamo. Colón estas la ĉefurbo de la panama Provinco Colón, situanta ĉe la marbordo de la Kariba Maro de Panamo. En 2010 oni ĉirkaŭkalkulis 34.655 loĝantojn,[1][2] kaj tiele ĝi estas la kvara urba koncentraĵo de la lando post Panamurbo, San Miguelito kaj Arraiján. Ĝi estas komunikata kun la ĉefurbo pere de la transistma ŝoseo (aŭtovojo Panamá - Colón), kiu kunigas ilin per 78,9 km kun la marbordo de la Pacifiko.
Colón estas situa ĉe la kariba enirejo al la Kanalo de Panamo. Ĝi ludas gravan rolon por la komerco de la lando pro la Zona Libre de Colón (la dua plej granda de la mondo) kaj pro la agado en la diversaj apudaj havenoj.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search