Komerco

Bazaro San Juan de Dios en Gvadalaharo, Meksiko.
Vendejo en bazaro de Kermano, Irano.

Komerco estas libervola interŝanĝo de valoraĵoj, kutime de varoj kaj pagitaj servoj, inter du iuj, agentoj en la ekonomio. La "valoraĵoj" povas esti varoj, mono, produktaĵoj, servoj, informo, aliro (kiel rajto al progreso laŭ la propra intereso) aŭ io ajn, kiu havas valoron al la interŝanĝantoj. La interŝanĝantoj povas esti homoj, grupo de homoj, firmaoj aŭ ŝtatoj. Kaj internacia komerco kaj enlanda komerco estas gravaj meĥanismoj de kapitalismo kaj la fundamento de merkantilismo.

Laŭ Internacia Komerca-Ekonomika Vortaro (IKEV, numero 450), komerco estas difinita kiel "aĉeto kaj vendo kun la celo akiri profiton. En la donitaj ekonomiaj kondiĉoj ĝi ampleksas la tutan varcirkuladon inter produktado kaj konsumado."

La mekanismo kiu ebligas komercon nomiĝas merkato. En la komenco, komerco estis simpla interŝanĝo, kun la signifo de rekta interŝanĝo de varoj kaj servoj. Nuntempe, komercistoj uzas interŝanĝilojn, kiel monon; kiel rezulto, la aĉeta operacio povas esti apartigita de la venda operacio, same kiel ricevado de salajroj por laboro. La invento de mono, kaj poste, kredito kaj monbiletoj, simpligis komercon kaj antaŭenigis ĝin.

Komerco ekzistas pro multaj kialoj. Pro la specialiĝo de diversaj homoj en malsamaj okupoj kaj la labordivido inter ili, la plej multaj homoj estas aktivaj en certaj manufaktursektoroj, dum produktoj de aliaj manufaktursektoroj atingas ilin per komerco. Komerco inter malsamaj geografiaj areoj okazas ĉar multaj regionoj ĝuas relativan avantaĝon en la kondiĉoj de produktado de certaj varoj, kontraste al regionoj kun kiuj ili komercas; kelkfoje la kialo de tia komerco estas la grandeco de certaj areoj, kiu kreas por ili favorajn kondiĉojn por amasproduktado, kio ne eblas en malgrandaj areoj. Komerco inter malsamaj regionoj surbaze de merkataj prezoj profitigas ambaŭ.

Krom varoj, komercado estas farita de komercistoj kaj aliaj merkataktivuloj ankaŭ en la financaj merkatoj.

La kaduceo, tradicie rilata al Merkuro (la romia patrono-dio de komercistoj), daŭre estas uzata kiel klasika simbolo de komerco.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search