Konfuceismo

Konfuceismo
filozofia movado
religio Redakti la valoron en Wikidata
Azia filozofio
Fondinto(j) Konfuceo vd
vdr
Konfuceo
La konstruaĵo Daĉeng, ĉefa el la Templo de Konfuceo en Cjujfu.
La Analektoj de Konfuceo.
Vivo kaj verkoj de Konfuceo de Prospero Intorcetta, 1687.

Konfuceismo estas unu el la tri klasikaj religioj/filozofioj de Ĉinio - religio en la sama senco kiel la unua sistemo tiel nomita, nome la romia, kiu ĉefe temis ne pri kredo aŭ fido sed pri ritaroj kaj pri obeo al ĉimonda potenco, sed pli ĝuste religio kaj etika/politika mondkoncepto.

La konfuceismo do estas grandparte ŝtata ideologio, strikte hierarĥia (male al la taoismo kaj budhismo), kun detalaj reguloj pri la rilato inter superuloj kaj subuloj - estro kaj servisto, edzo kaj edzino (la konfuceismo ne predikas egalecon inter la seksoj), gepatroj kaj gefiloj.

Krom en Ĉinio, la konfuceismo havis grandan influon en Koreio, Japanio kaj Vjetnamio. En Japanio, ĝi influis ankaŭ la ŝintoismon.

Konfuceo (naskita 551 a.K., laŭ tradiciaj historiistoj) verŝajne estis pli juna samtempano de Laozio. Tamen, kvankam la tradicio nomiĝis de okcidentaj lingvoj je Konfuceo, li ne sin konsideris kiel fondinto. Anstataŭe, li diris ke li nur "transdonas, ne estigas" (ĉine shù ér bù zuò 述而不作). Tio estas, laŭ sia opinio, liaj instruoj devenis de antikvaj saĝul-reĝoj. (Ties lasto estis la Duko de Zhou.) En lingvo ĉina, la tradicio konfuceisma plej ofte nomiĝis "Rú 儒" ("sciencula"). En dinastio Song kaj poste, Novkonfuceistoj mem sian penson nomis "vojlernado" (dàoxué道學) aŭ "principlernado" (lǐxué理學).

Kelkaj el la plej elstaraj konfuceismaj filozofoj (post Konfuceo mem)

En la ĉina kulturo, la devizo laŭ la vortoj de Konfuceo 博文約禮 bó wén yuē lǐ, signifante "Per lernado kaj modereco al virto", estis longtempe rigardita kiel ĉefa precepto de lia instruo. Tiu devizo estas ankaŭ uzata kiel la moto de la Ĉina Universitato de Honkongo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search