Koniko

Konikoj
Specoj de konikoj
Tabelo de konikoj el Cyclopaedia, 1728

Pri la aliaj signifoj de koniko rigardu en Koniko (apartigilo).


En matematiko, koniko estas unu-dimensia lokaro de punktoj produktata de la intersekco de ebeno kaj konuso. La konikoj estis nomitaj kaj studitaj ĉirkaŭ 200 a.K., kiam Apolonio de Pergo faris sisteman studon de iliaj trajtoj.

Ne degenera koniko estas unu el cirklo, elipso, parabolo, hiperbolo.

Koniko havas kontinue kreskantan aŭ malkreskantan kurbecon (glata linio); pli detale, ĝi havas neniun trafleksan punkton.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search