Konstanteno la Granda

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Konstantino
Konstanteno la Granda
Persona informo
Flavius Valerius Aurelius Constantinus
Naskonomo Flavius Constantinus
Naskiĝo 27-an de februaro 272 (0272-02-27)
en Niŝ, Moesia Superior,  Romia Imperio
Morto 22-an de majo 337 (0337-05-22) (65-jaraĝa)
en Nikomedio, Bithynia et Pontus,  Romia Imperio
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Preĝejo de la Sanktaj Apostoloj Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio kristanismoRomia religio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Konstantena dinastio vd
Patro Konstancio Ĥloro Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Helena de Konstantinopolo Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Flavia Julia Konstantia, Eutropia (en) Traduki, Anastasia (en) Traduki, Julius Constantius (en) Traduki, Flavius Dalmatius (en) Traduki kaj Flavius Hannibalianus (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Minervina (en) Traduki
Faŭsta Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Crispus (en) Traduki
 ( Minervina (en) Traduki)
Konstanteno la 2-a
 ( Faŭsta)
Konstancio la 2-a
 ( Faŭsta)
Constans (en) Traduki
 ( Faŭsta)
Constantina (en) Traduki
 ( Faŭsta)
Helena (en) Traduki
 ( Faŭsta) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
militisto
suvereno Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Debates of Constantine vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Konstanteno la Granda
Konstanteno la Granda kun modelo de Konstantinopolo (mozaiko el Hagia Sofia, ĉirkaŭ la jaro 1000

Konstanteno[1] la Granda, aŭ Konstantino (latine Flavius Valerius Aurelius Constantinus Augustus[2], antikve-greke Κωνστᾰντῖνος ὁ Μέγᾰς, Kōnstantînos ho Mégas; n. 27-an de februaro ĉirkaŭ 272[3] en Naissus, Ilirio (moderne Niš, Serbio); m. 22-an de majo 337) konata ankaŭ kiel Konstanteno la 1-a aŭ eĉ Sankta Konstanteno,[4] estis imperiestro de la romia imperio dum 306324-337.

Konstanteno estis la filo de Konstancio Ĥloro, romiarmea oficiro, kaj de lia edzino Helena. Lia patro iĝis Caesar, nome deputita imperiestro en okcidento en 293. Konstanteno estis sendita orienten, kie li altiĝis al rango de milita tribuno sub la imperiestroj Diokleciano kaj Galerio. En 305, Konstanteno estis altigita al rango de Augustus, maljuna okcidenta imperiestro, kaj Konstanteno estis realvokita okcidenten por kampanji kun sia patro en Britannia. Aklamita kiel imperiestro fare de la armeo ĉe Eburacum (Jorko) post la morto de sia patro en 306, Konstanteno aperis triumfe en serio de enlandaj militoj kontraŭ la imperiestroj Maksentio kaj Licinio ĝis iĝi ununura reganto kaj de okcidento kaj de oriento ĉirkaŭ 324.

Kiel imperiestro, Konstanteno realigis multajn administrajn, financajn, sociajn, kaj armeajn reformojn por fortigi la imperion. La registaro estis restrukturita kaj la civila kaj la armea aŭtoritatoj disiĝis. Nova monero, la solido, estis lanĉita por kontraŭbatali inflacion. Ĝi iĝus la normo por bizancaj kaj eŭropaj valutoj dum pli ol mil jaroj. La estis la unua romia imperiestro kiu postulis konvertiĝon al kristanismo.[5] Konstanteno ludis influan rolon en la proklamo de la Edikto de Milano, kiu dekretis toleremon por kristanismo en la imperio. Li vokis la Unuan koncilion de Niceo en 325, ĉe kiuj La Kredo Nicea estis konfesita fare de kristanoj. En armeaj aferoj, la romia armeo estis reorganizita por konsisti el mobilkampunuoj kaj garnizonsoldatoj kapablaj je kontraŭatakado al internaj minacoj kaj al barbaraj invadoj. Konstanteno plenumis sukcesajn kampanjojn kontraŭ la triboj ĉe la romiaj limoj — la Frankoj, la Alemanoj, la Gotoj, kaj la Sarmatoj — eĉ transloĝigante teritoriojn prirezignitajn fare de liaj antaŭuloj dum la tumulto de la antaŭa jarcento.

La regotempo de Konstanteno markis klaran epokon en la historio de la Romia Imperio.[6] Li konstruis novan imperian loĝejon en Bizanco kaj nomis ĝin Nova Romo. Tamen, en la honoro de Konstanteno, la romianoj nomis ĝin Konstantinopolo, kiu poste estos la ĉefurbo de kio nun estas konata kiel la Orientromia Imperio dum almenaŭ unu jarmilo. Pro tio, li estas konsiderita kiel la fondinto de la Orientromia Imperio. Lia pli tuja politika heredaĵo estis ke, en lasado de la imperio al liaj filoj, li anstataŭigis la dioklecianan tetrarkion per la principo de dinastia sinsekvo. Lia reputacio prosperis dum la vivdaŭro de liaj filoj kaj jarcentojn post lia regado. La mezepoka eklezio konfirmis lin kiel modela virtulo dum laikaj regantoj alvokis lin kiel prototipo, punkto de referenco, kaj la simbolo de imperia legitimeco kaj identeco.[7] Komenciĝante kun la renesanco, ekzistis pli kritikaj taksoj de lia regado pro la reeltrovaĵo de kontraŭ-konstantenaj fontoj. Kritikistoj portretis lin kiel despota tirano. Tendencoj en moderna kaj lastatempa studaro provis balanci la ekstremaĵojn de antaŭaj studoj.

Li iel leĝigis kristanismon en 313 kaj, antaŭ morto, eĉ baptiĝis. Li ankaŭ donis sian nomon al BizancoKonstantinopolo, helene "Konstanteno-urbo" — kaj igis la urbon grandioza kaj la ĉefurbo de la imperio, la Nova Romo. Ankaŭ la rumana urbo Constanţa ricevis sian nomon honore al li.

  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: Konstanten/o
  2. En klasika Latino, la konstantena oficiala imperia titolo estis Imperator Caesar Flavius Constantinus Pius Felix Invictus Augustus, Imperiestro Cezaro Flavio Konstanteno, la pia, la fortunata, la nevenkita, Aŭgusto. Post 312, li aldonis Maximus ("la plej granda"), kaj post 325 li anstataŭis Invictus ("nevenkita") per Victor “venkinto”, ĉar la unua rememorigis por multaj, la dion Sol Invictus, nome la Suna Dio.
  3. Naskodatoj varias sed plej modernaj historiistoj uzas ĉirkaŭ 272". Lenski, "Reign of Constantine" (CC), 59.
  4. Por Bianca Ortodoksismo, Orienta Ortodoksismo kaj Orientaj katolikaj eklezioj. La Bizanca liturgia kalendaro, observita de la Orienta Ortodoksismo kaj de la Orientaj katolikaj eklezioj de Bizanca rito, listigas kaj Konstantenon kaj sian patrinon Helena kiel sanktuloj. Kvankam li ne estas inkludita en la listo de sanktuloj de la latina liturgia ritaro, kiu ne agnoskas kelkajn aliajn Konstantenojn kiel sanktuloj, li estas adorita laŭ la titolo "La Granda" pro sia kontribuo al kristanismo.
  5. Kun ebla escepto de Filipo la Arabo (r. 244–49). I. Shahîd, Rome and the Arabs (Washington, D.C.: Dumbarton Oaks, 1984), 65–93; H. A. Pohlsander, "Philip the Arab and Christianity", Historia 29:4 (1980): 463–73.
  6. Gregory, A History of Byzantium, 49.
  7. Van Dam, Remembering Constantine at the Milvian Bridge, 30.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search