Konstitucio de Usono

United States Constitution
konstitucio
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
vdr
La unuaj vortoj de la Usona Konstitucio estas "We the People" ("Ni la Popolo").

La Konstitucio de Usono estas la suverena juro de Usono kaj estas unu el la plej malnovaj skribitaj naciaj konstitucioj ankoraŭ validaj. Ĝi kompletiĝis en la 17-a de septembro, 1787, kaj adoptiĝis fare de la Konstitucia Kongreso en Filadelfio, kaj poste ratifiĝis en specialaj konvenoj alvokitaj por tiu celo en ĉiu el la tiam ekzistantaj dek tri Usonaj ŝtatoj. Ĝi servis kiel modelo por konstitucioj de multaj aliaj nacioj. Ĝi kreis pli unuigitan registaron anstataŭigante tiun kiu kiam estis grupo de sendependaj ŝtatoj funkciantaj sub la Artikoloj de Konfederacio. La Usona Konstitucio estas la plej malnova konstitucio por federala sistemo ankoraŭ uzata (sed vidu ankaŭ: Gajanaŝagoŭa). La originala skribita dokumento estas videbla en la Usona Nacia Arkivejo ĉe Vaŝingtono.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search