Konstruado

Militista usonarmea konstruroto en Afganio.

Konstruado estas agado, kiu produktas daŭrajn artefaritajn ejojn, firme ligitajn kun la grundo, kiuj ebligas restadi tie ŝirmita kontraŭ maloportunaj influoj el la ĉirkaŭaĵo (domojn) kaj ĉiajn substrukturaĵojn, sumatajn per la nocio konstruaĵo. Oni ĝenerale disdividas la konstruadon je surtera konstruado kaj subter(nivel)a konstruado.

Laŭ Francisko Azorín konstrui estas Kunmeti partojn en ĝusta loko k. ordo por formi tuton.[1] Li indikas etimologion el la latina construere, el cum + struere (kun akumuli). Kaj li aldonas la terminojn konstruaĵo, por objekto konstruata, edifico, monumento, muro k.c.; konstruistokonstrulaboristo, konstruado, konstruarto, konstrumaterialo, konstrumaŝino, konstruŝtono, konstrugrundo, konstrutereno, konstruplano, konstruestro, rekonstrui, dekonstrui, subkonstrui.[2]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 116.
  2. Azorín, samloke.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search