Konstruita lingvo

Konstruita lingvo (angle conlang) aŭ artefarita lingvo[1] estas lingvo kiu ne ekestiĝis aŭtomate. Artefaritaj lingvoj estas konceptitaj de unu aŭ kelkaj homoj por povi logike rezoni (kiel en programlingvoj), por faciligi internacian komunikadon (kiel en Esperanto) aŭ nur ĉar ĝi estas amuza (kiel navia en la filmo Avatar, la dotraka en la filmo Game Of Thrones aŭ la klingona en Star Trek).

Iuj estas konstruitaj por uzo en homa komunikado same al la naturaj lingvoj, ekzemple por uzo kiel internacia interlingvo, kiel komuna norma lingvo por parolantoj de parencaj sed malsamaj dialektoj aŭ kiel apartiga lingvo (germane Sondersprache) de iu grupo, sed multaj aliaj estas kreitaj por fikcioarto en pli vasta senco, por lingva eksperimentado aŭ por iu pli speciala celo. La esprimo sekreta lingvo nur diras, ke temas pri lingvo kiu ne estas komprenebla por eksteruloj, sed tiun funkcion ĉiuspecaj lingvoj povas plenumi. Bausani nomas la apartigajn lingvojn sekretaj. Aliaj konstruitaj lingvoj estas intencitaj por komunikado inter homoj kaj maŝinoj, ekzemple programlingvoj aŭ nur inter maŝinoj (maŝinlingvoj). Oni povas klasifiki la konstruitajn lingvojn laŭ pluraj malsamspecaj kriterioj.

Iuj ankoraŭ alkroĉiĝas al la romantika vidpunkto ke ne eblas aktive influi lingvojn. La moderna lingvistiko pruvis, ke ne ekzistas naturaj lingvoj, kiuj ne uzas regulojn aŭ aliajn normajn procezojn por plenumi la bezonojn de siaj lingvokomunumoj[2].

  1. Artefarita lingvo: tiu esprimo ignoras 137 jarojn de historio (2024).
  2. (de) Marcel Courthiade, Das Thema der Standardisierung, en: Wer hat Angst vor der Rroma?, p. 12, Academie.edu

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search