Konvencio pri la prevento kaj puno de genocido

Konvencio pri prevento kaj punado de la krimo genocido aŭ mallonge Genocido-KonvencioKonvencio pri genocido (angle "Convention on the Prevention and Punishment of the Crime of Genocide" aŭ "CPPCG") estas multŝtata (multlatera) konvencio kiu establas la internacian juran statuson de la koncepto de "genocido" kiel gravan krimon kontraŭ la homaro, kaj ankaŭ donas ĝian laŭleĝan difinon.

Ĝi estis adoptita per rezolucio 260 (III) fare de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj la 9-an de decembro 1948 en Parizo. La Konvencio ekvalidis la 12-an de januaro 1951.

Ĝi reprezentas la kulminon de jaroj da lukto de la juda-pola advokato Raphael Lemkin por establi laŭleĝan respondecon por la detruo de etnoj kaj agnoskon fare de la internacia komunumo de genocido kiel krimo kontraŭ la homaro. Ĉi tiu laŭleĝe deviga traktato emfazas la ĉefan respondecon de ĉiuj partoprenantaj ŝtatoj kaj devigas ilin preni decidojn por malhelpi kaj puni ĉi tiun krimon. Ĉi tio inkluzivas pli bonan identigon kaj respondon al fruaj signoj de genocido, kiel malobservoj de homaj rajtoj, instigo al malamo aŭ ĉiuj formoj de diskriminacio[1].

La nombro de landoj kiuj ratifis la konvencion atingas 153 en septembro 2023[1].

  1. 1,0 1,1 (nl) België herdenkt de slachtoffers van genocide – Het Genocideverdrag bestaat 75 jaar, diplomatie.belgium.be, la 9-an de december 2023, alirite la 18-an de aprilo 2024.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search