Koperniko

Koperniko
astronomo kaj matematikisto
astronomo kaj matematikisto
Persona informo
Naskonomo Niklas Koppernigk
Naskiĝo 19-a de februaro 1473
en Thorn (Toruno), en la provinco Reĝa Prusio, en la Krono de la Regno de Pollando
Morto 24-a de majo 1543
en Frauenburg (Frombork), en la provinco Reĝa Prusio, en la Krono de la Regno de Pollando
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Apopleksio Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Archcathedral Basilica of the Assumption of the Blessed Virgin Mary and Saint Andrew in Frombork (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio romkatolikismo
Nacieco prusio
Etno poloj vd
Lingvoj renesanca latino • meza pola lingvo • mezmalaltgermanagrekalatinapola vd
Loĝloko Frauenburg (Frombork)
Ŝtataneco Prusio
Alma mater Universitato de Ferrara - Doktoro de Kanona Juro (1503 (Gregoria)–1503 (Gregoria))
Universitato de Padovo (1501 (Gregoria)–1503 (Gregoria))
Universitato de Bolonjo (1496 (Gregoria)–1500 (Gregoria))
Jagelona Universitato (1491 (Gregoria)–1495 (Gregoria)) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo
Familio
Patro Mikolaj Kopernik the Elder (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Barbara Koppernigk (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo astronomo
kuracisto
tradukisto
diplomato
verkisto
kanoniko
filozofo
jurosciencisto
juristo
fizikisto
ekonomikisto
matematikisto
kanoniko Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo astronomio, matematiko
Aktiva en Frombork vd
Doktoreca konsilisto Domenico Maria Novara da Ferrara • Leonhard von Dobschütz vd
Fama pro suncentrismo
Verkado
Verkoj Commentariolus ❦
De revolutionibus orbium coelestium vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nikolao KOPERNIKO (latine Copernicus; pole Mikołaj Kopernik [miˈkɔwaj kɔˈpɜrnik], germane Nikolaus Koppernigk; naskiĝis la 19an de februaro 1473 en Thorn (Toruno), en la provinco Reĝa Prusio, en la Krono de la Regno de Pollando, mortis la 24an de majo 1543 en Frauenburg (Frombork), en la provinco Reĝa Prusio, en la Krono de la Regno de Pollando) estis renesanca astronomo, juristo, matematikisto, kanoniko kiu okupiĝis ankaŭ pri ekonomiko, militista strategio, astrologio, kuracado kaj tradukado.

Li verkis la libron De revolutionibus orbium coelestium (Pri la revolucioj de ĉielaj sferoj), en kiu li tezis la suncentran teorion (heliocentrisma): ke kaj la Tero kaj la planedoj iras ĉirkaŭ la Suno. La libro estis eldonita je lia morto en 1543; eble li ne eldonis ĝin dum sia vivo pro timo de la katolika eklezio, kies altranguloj kredis je la sistemo de Ptolemeo, kiu metis la Teron en la centron, ne la Sunon. Aŭ eble li timis la mokadon de profesoroj, kiuj tiam ankaŭ kredis al Ptolemeo. Lia verko estis parte prezentita antaŭ papo Klemento la 7-a. Pro sia revolucia pensaro kaj disvastigemo li estas opiniita kiel granda eŭropa filozofo. Poste per la termino "kopernika revolucio" estis nomita la filozofio de Immanuel Kant.

Post lia morto, la eklezio traktis lian teorion kiel konvena matematika fikcio (laŭ la antaŭparolo de Osiandro), sed dum 1611-32 Galileo eltrovis la pruvon por la teorio en la ĉielo per teleskopo. Galileo fariĝis frua kaj forta evangeliisto de la sistemo de Koperniko, sed iuj el liaj pruvoj malpravis (precipe lia pruvo per tajdo-movo). Lia evangeliado fine tiris la atenton kaj koleron de la eklezio sur lian kapon. En 1616, la eklezio malpermesis la libron de Koperniko (ĝis 1822), kaj en 1633 ĝi mutigis Galileon.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search